Saltu al enhavo

Abatejo Saint-Pierre de Moissac

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Saint-Pierre de Moissac.

La abatejo Saint-Pierre de Moissac estas eksa abatejo konstruita dum la 7-a ĝis la 15-a jarcento, kiu troviĝas sur la komunumo Moissac, en la departemento Tarn-et-Garonne en la regiono Okcitanio, Francio, sur itinero de la Jakoba Vojo. Temas pri religia arkitektura komplekso en kiu elstaras eksterordinaraj romanikaj skulptaĵoj. Historie ĝi estis ligita al la Abatejo de Cluny.

Timpano.

Ekde la karolinga epoko, la abatejo Saint-Pierre havis riĉan kaj eventoplenan historion, proksime ligitan al tiu de la urbo Moissac. Legendo rakontas, ke Klodvigo la 1-a, reĝo de la Frankoj, fondis la abatejon Saint-Pierre de Moissac en la jaro 506... Sed, ĝis hodiaŭ, ankoraŭ mankas pruvoj por precize establi la daton de la fondiĝo de la monaĥejo. Historiaj dokumentoj kaj arkeologiaj restaĵoj atestas ĝian ekziston ekde la komenco de la 9-a jarcento. En la mezo de la 11-a jarcento, sendube minacata de lokaj senjoroj, la monaĥejo estis aŭtoritate ligita al la potenca reto de la abatejo de Cluny en Burgonjo. Moissac akiris renoviĝintan prestiĝon kaj spertis eksterordinaran pliiĝon en siaj havaĵoj. Ĝia spirita, kultura kaj politika influo estas do konsiderinda. Ĉirkaŭ la monaĥejo estas organizita la urbo, kies abato estas la senjoro.

En 1626, la monaĥejo estis sekularigita: la monaĥoj estis anstataŭigitaj per kanonikoj, kiuj jam ne plu vivis ene de la striktaj limoj de la abatejo. La Franca Revolucio ĉesigas ĉiun religian komunuman vivon. En 1791, la monaĥejo estis vendita pecojn post pecoj kaj la monaĥeja preĝejo iĝis la paroka preĝejo de Moissac. En la 19-a jarcento, la konstruado de la fervojo disigis la malnovan abatejon en du partojn. Dum la sama jarcento, okazis la agnosko de la tuta abatejo (preĝejo kaj klostro) fare de la Ŝtato estiel Historiaj Monumentoj. Ekde la 20-a jarcento, la komunumo Moissac aĉetis, iom post iom, grandan parton de la abatejaj konstruaĵoj, por plifortigi sian heredaĵon kaj restarigi unuecon al tiu grava ensemblo de la arto-historio.

La florado de romanika arto en Moissac

[redakti | redakti fonton]

En la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la landoj de Okcidenta Eŭropo spertis signifan demografian kreskon kaj pli bonajn vivkondiĉojn. En ĉi tiu kunteksto disvolviĝis aparta arta esprimo, kiun art-historiistoj nomis "Romanika arto". Esence religia, kiel la kristana socio, kiu vidis ĝin naskiĝi, romanika arto koncernas ĉiujn teknikojn: arkitekturo, skulptaĵo, murpentraĵoj, orfarado kaj prilumita ornamado de manuskriptoj. La abatejo Moissac konservas du esceptajn spurojn de romanika skulptaĵo: la skulptita ornamado de ĝia klostro, farita en la jaro 1100, kaj la portalo de la monaĥeja preĝejo.

La Klostro

76 kapiteloj (ŝtonaj elementoj, kiuj kovras la ŝakton de la kolonoj) kaj ok kolonoj ornamitaj per marmora bareliefo vigligas ĉi tiun klostron per diversaj motivoj. Ili rakontas kaj ĉefe komentas tekstojn prenitajn el la Biblio aŭ la legendoj de sanktuloj. La stila kvalito kaj la riĉeco de la mesaĝoj enskribitaj en la ŝtono, je la komenco mem de la 12-a jarcento, igas la Moissac-klostron pionira monumento kaj grava verko de la romanika arto.

La portalo

La suda portalo de la monaĥeja preĝejo malfermiĝas direkte al la urbo. La skulptaĵo okupas la tutan verandon, invadas la jambojn, la timpanon, la trumon, la lintelon... Ĝiaj imponaj figuroj estas prenitaj, interalie, el la libro de Apokalipso. Per ĝia kunmetaĵo, la virtuozeco de ĝiaj skulptistoj, la komplekseco kaj rafinado de la mesaĝo liverita, la Moissac-portalo apartenas al la ĉefverkoj de la romanika arto.