Abatejo Stična

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo cistercia de Stična en hodiaüa Slovenujo

Abatejo de Stična (latine: Abbatia B.M.V. de Sittico, slovene: Samostan Stična, germane: Zisterzienserabtei Sittich) estas cistercia abatejo en Stična, Slovenio. Fondite en 1136 ĝi malfonditis fare de imperiestro Jozefo la 2-a en la jaro 1784-a. Refunkcio klostra venis en 1898. Ĝi situas en la valo de la rojo Stiški potok kie la valo forlasas la Slovenajn antaŭalpojn ĉe la enfluo je Višnjica. Je 2 km pli sude troviĝas la vilaĝo Ivančna Gorica. La fondintoj venis el Konvento Rein; ĝi estas la plej malnova monaĥejo en Slovenujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kovrita promenejo

Ĉirkaŭ en 1132 la patriarko de Akvilejo, Pellegrinus la 1-a, petis de la cistercianoj veni en la slavlingvajn partojn de sia diocezo. La monaĥoj el Rein el Stirio (tiam parto de la Dukujo de Karintio) sendis grupon da fratoj inter kiuj estis arĥitekto nome Miĥaelo. En la 8.7.1156 konsekritis la mezepoka kirko. Tamen la mezepoka preĝejo ne sekvis la tradician konstruplanon laŭ la modelo de la Abatejo de Fontenay. Kontraŭe, inspiro plia venis el Cluny kun tri navoj (unu ĉefa kaj du transeptoj) kaj kvin apsidoj. Tiutempe temis pri la plej granda preĝejo en la teritorio de hodiaŭa Slovenujo. Dum la dua duono de la 15-a jarcento atakoj fare de la turkoj faris multajn damaĝojn. Baldaŭ necesis fortikigi la abatejon.

En la 17-a jarcento la tuto estis rekonstruota laŭ baroka modo. Oni komencis per la preĝejo, kio okazis dum la abateco de Jakob Reinprecht (1603-1626). Tiam la ebena plafono ricevas volbon pli malsupran kaj okcidente alo forigitis. Alvenis riĉa ornamaĵo. Poste iĝis la barokiĝo de flankaj ejoj (ekz. de la priorejo sed ankaŭ de la turo). Sub la estrado de Candido Zulliani faritis la dekoracioj ĉeenirejaj, la novigo de la dormejo kaj de la abata kapelo. Post 1766 lanĉiĝis dua periodo de barokiĝo ene de la kirko sub la gvidado de la pentristo karniola Fortunat Bergant (ekz. li kreis la staciojn de la kruca vojo. Imperiestro Jozefo la 2-a, en 1784 en kuro de siaj religiaj reformoj ordonis la fermon de la abatejo de Stična.

En la 4.10.1898 cistercianoj el Mehrerau apud Bregenz komisiitis pri la novigo de la monaĥa vivo. Sub la gvido de Gerhard Maier venis ses cistercianoj ĉi-tien. Lia posteulo estis ekde 1912 Bernhard Widmann. Dum la Dua mondmilito enkonvente marodis la nazioj. Post 1945 diktatoro Tito ne ordonis la fermon sed restis daŭra malcerteco pri la estonteco, persekutado de monaĥoj kaj ŝtelo de meblaro. En la 1960-aj jaroj la tensioj kun la komunisma ŝtato malpli akris kaj denove eblis fari religiajn votojn. En 1963 ekabatis Rafael Ašič kiun posteulis en 1979 Anton Nadrah[1]. De 2007 al 2019 abatis Janez Novak dum la nuna abato estas Maksimilijan File[2].

La restaŭradon de la abatejo gvidis la fama arĥitekto Jože Plečnik.

Tamen la mezepoka preĝejo ne sekvis la tradician konstruplanon laŭ la modelo de la Abatejo de Fontenay. Kontraŭe, inspiro eĉ plia ŝuldiĝas al Cluny kun siaj tri navoj (unu ĉefa kaj du transeptoj) kaj kvin apsidoj. Tiutempe temis pri la plej granda preĝejo en la teritorio de hodiaŭa Slovenujo.

Jam en la 12-a jarcento la monaĥejo faris ilustritajn manuskriptojn. Famas slovenlingva manuskripto el la 15-a jarcento.

Institucioj hodiaŭa[redakti | redakti fonton]

En la eksa lernejo (ĝi funkciis ĝis 1984 antaŭ translokiĝo en ejojn pli grandajn) troviĝas muzeo pri sakraja heredo. Ĉiujare okazas kultura porjunula festivalo nome Stična mladih kun pli ol 8000 vizitantoj. Tradiciaj teknikoj (ekz. ĝardenadaj) nun prezentatas ankaŭ al laikuloj kaj turistoj. Ankaŭ estas komercado per naturaj nutraĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jože Mlinarič, Stiška opatija 1136-1784, Novo mesto 1995, Dolenjska založba
  • Ivan Stopar, Hrami tišine, Ljubljana 2009, Viharnik
  • Vanja Požegar, Cistercijani in nastanek cisterc na Slovenskem, Marburgo 2009
  • Bahor, Stanislav: "Skriti knjižni zakladi" Ljubjana, NUK, 2009
  • Trnovšek, Tadej: "Zaklad pisarja Bernarda" Stična, Muzej krščanstva na Slovenskem, 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]