Saltu al enhavo

Abatejo de Sénanque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo de Sénanque
abatejo
Cistercia monaĥejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo cistercia arkitekturo vd
Estiĝo 1148
Lando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Gordes
Adreso RD 177a
Situo
Geografia situo 43° 55′ 42″ N, 5° 11′ 13″ O (mapo)43.9283335.186944Koordinatoj: 43° 55′ 42″ N, 5° 11′ 13″ O (mapo) [+]
Abatejo de Sénanque (Francio)
Abatejo de Sénanque (Francio)
DEC
Situo de Abatejo de Sénanque
Map
Abatejo de Sénanque
Retejo http://www.senanque.fr/
vdr

La Abatejo de Sénanque (france Notre-Dame de Sénanque) estas romanikstila abatejo kelkaj kilometroj ekster Gordes, unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio, departemento Vaucluse. Ĝi estis fondita en la jaro 1148 fare de cistercianaj monaĥoj. En 1969 la abatejo fariĝis kulturhistoria centro kaj ekde 1988 tie denove vivas cistercianaj monaĥoj. Nuntempe ĝi ankaŭ funkcias kiel spiritejo kaj ripozejo[1].

En 1544, la abatejo estis la viktimo de la ribelo de la valdanoj, dum kiu herezuloj pendigis la monaĥojn, bruligis kaj detruis plurajn konstruaĵojn. La abatejo ne supervivis tiun teruran baton. Ĉe la fino de la 17-a jarcento la abatejo ne plu kalkulis pli ol du monaĥojn. En 1780, mortis la lasta monaĥo. La francaj revoluciuloj konfiskis la abatejon kaj vendis ĝin kiel posedaĵo de la ŝtato. La monaĥejaj konstruaĵoj poste servis kiel bieno. Poste la abatejo denove venis en la manoj de honesta aĉetanto, kio evitis pluan detruon.

Abatejo Sinanquae - Sénanque (fr)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]