Abigail Silva Certuche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Abigail SILVA CERTUCHE (1847-1899) estis kolombia pianisto, komponistino kaj edukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estas malmulte da informoj pri ĉi tiu komponistino kiu atingas nin per sia muziko.

Verŝajne Abigail apartenis al aristokrata familio aŭ proksima al pova elito, ĉar la unuaj referencoj pri virinaj muzikistoj en Kolombio (1830) havis tiun ĉi karakterizaĵon. Ŝi, kiel la knabinoj de tiuj familioj ricevis zorgan edukadon, kie muziko vekis grandan intereson; ili studis ĉe naciaj kaj eksterlandaj gvidinstruistoj, kaj eble eĉ ŝi havis la ŝancon daŭrigi siajn studojn en Eŭropo.

Tiaj bonhavaj familioj ofte akiris pianon, ĉar ĝia posedo iĝis simbolo de socia statuso; tamen la transportado de piano al Bogoto egalis la koston de la instrumento mem. Eble por pravigi tian investon, aŭ simple por socie elmontri statuson, oni trovis, ke estus bona ideo pli vaste uzi ĝin. Tiel, la sinjoroj kaj sinjorinoj montris sian talenton en koncertoj ĝenerale okazigitaj en hejmoj, en sociaj rondoj, kaj en specialaj okazoj en la malmultaj teatroj dediĉitaj al tiaj agadoj.

Ĉe tiuj renkontiĝoj la junulinoj kaj sinjorinoj ankaŭ povis premieri siajn proprajn komponaĵojn. Abigaíl Silva, tiel kiel Teresa Tanco (V. en M. 204) estis elstaraj instruistoj, pianistoj kaj komponistinoj kies karieroj certe komenciĝis en ĉi tiaj kunvenoj.

La repertuaro de tiuj prezentadoj reflektis la guston kiu regis dum la jaroj de la Milito de Sendependeco: miksaĵo de eŭropa kaj nacia muziko; tiel miksiĝis valsoj, mazurkoj kaj polonezoj, kun habaneroj, bambukoj kaj pasilloj; ili estis luditaj per piano, fluto, hobojo, violono, violonĉelo, bandolo, sonoro kaj gitaro, krome ankaŭ estis voĉaj pecoj kiel arioj kaj operaj interludoj.

Partituroj de tiuj verkoj cirkulis diversmaniere inter profesiuloj kaj amatoroj, manskribitaj aŭ en publikaĵoj. La presado de partituro, precipe por piano, intensiĝis kiam litografia presilo estis alportita por presi papermonon (1847). Per tiu ĉi tekniko estis konata bona nombro da presitaj verkoj destinitaj por uzo en hejmaj kaj sociaj salonoj. Aliaj cirkulis kiel eldonaĵoj kun gazetoj kaj revuoj.

Jaime Cortés Polanía atentigas: “Ekde la 1860-aj jaroj ‘pasillo’ aperis en piana partituro en eldonaĵoj diverstipaj kaj ankaŭ en manskribitaj dokumentoj, kiel la pasillo “Hejmo” de Abigail Silva Certuche, publikigita en la paĝoj de la literatura gazeto El Hogar (1868).”

Abigail Silva ankaŭ publikigis valson en la ĵurnalo “El Zipa” en la rubriko ’Fallongrafioj’ de Diego Fallón, la aŭtoro de nova muzika skribsistemo. Diego Fallón evoluigis tiun alternativan skribsistemon por muziko en Kolombio (1867-1887) kun la celo solvi problemojn de muzika instruado, kaj uzi ĝin por redakti muzikpecojn. Tiel, multaj kolombiaj komponistoj verkis kaj publikigis siajn komponaĵojn en tiu nova sistemo, inter ili Abigail Silva. Ŝi aperigis la unuan parton de valso (1878) kiu devus esti kompletigita en la venonta eldono. Tio ne okazis; pro foresto de la respondeculo Fallón, la redaktoro de “El Zipa”, interrompis la rubrikon.

Dum en la gazetaro la lokaj virinmuzikistoj ricevis laŭdajn komentojn pro iliaj granda talento, gracio aŭ beleco, paradokse la alta socio trovis maldigne ke iliaj sinjorinoj dediĉu sin al kultivado de muzika kariero. Tiu situacio daŭris eĉ post kiam la Nacia Akademio de Muziko malfermiĝis (1882) kaj la nombro da studentinoj estis pli granda ol tiu de viroj.

En 1887 tiu institucio donis profesian titolon al Abigail Silva kiel muzikinstruisto kaj al Teresa Tanco kiel pianisto. Nur du jarojn poste la Akademio estis donanta profesian titolon al 5 kantinstruistinoj kiuj instruis en la Akademio ekde ĝia fondo. Laŭ Pedro Sarmiento “Ĉi tio estis la unua akademia akto de rekono de scio en la nacia muzika historio”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 207 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj liglioj[redakti | redakti fonton]