Teresa Tanco Cordovez de Herrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresa Tanco Cordovez de Herrera
Persona informo
Naskonomo Teresa Tanco Cordovez
Naskiĝo 1-an de januaro 1859 (1859-01-01)
Morto 1-an de januaro 1946 (1946-01-01) (87-jaraĝa)
en Bogoto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Familio
Patro Mariano Tanco
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Teresa TANCO CORDOVEZ de HERRERA (18591946, en Bogoto) estis kolombia pianisto kaj komponistino, kiu estas konsiderata la plej elstara muzikistino de la 19-a jarcento en sia lando. Ŝi trovis sian lokon en la ĉefurba muzika medio, en kunteksto kaj epoko, kiam estis konsiderata skandalo por virino dediĉi sin profesie al muziko [1][2]. Ŝi estis edziĝinta al Alejandro Herrera.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Desegno farita de Helena Tanco de Gómez por la premiero de la zarzuelo Similia Similibus

Teresa naskiĝis en riĉa familio de pianistaj gepatroj, kie ŝi ricevis privilegian muzikan edukadon kaj trejnadon. Siajn unuajn studojn de muziko ŝi ricevis sub la instruado de sia patrino, kaj daŭrigis ĉe la eminenta pedagogo Vicente Vargas de la Rosa. Je ŝia 15-jaraĝo, ŝia patro, la pianisto Mariano Tanco, kondukis ŝin al Parizo kaj enskribigis ŝin en la pariza Konservatorio kie ŝi studis ĉe la komponisto Theodore Ritte.

Fininte siajn studojn kaj reveninte al Kolombio, Teresa decidis dediĉi sin profesie al muziko kaj tiel iĝis profesoro ĉe la Nacia Akademio de Muziko, kaj dirigentis koruson por sinjorinoj ĉe la Preĝejo de San Ignacio. Verŝajne ŝi tiam komponis kaj prezentis kelkajn el siaj voĉaj kaj religiaj verkoj.

Teresa Tanco komponis ankaŭ muzikon por piano, inter kiuj elstaras la piano-polko “La tagiĝo” (L'aube) kaj aro da valsoj kiel la Valso por Granda Orkestro titolita "Printempo". Inter ŝiaj komponaĵoj elstaras ankaŭ la zarzueloSimilia Similibus”. Kelkaj el ŝiaj partituroj estis publikigitaj en grafika revuo de la ĉefurbo

Kune kun sia fratino ŝi vojaĝis al Eŭropo (1883); en Parizo ŝi ricevis favorajn recenzojn pri sia pariza debuto ĉe la Salle Pleyel Saint-Saens [3].

Ŝia zarzuelo en du aktoj “Similia Similibus” surbaze de tekstoj de Carlos Sáenz, estis inspirita de hispana zarzuela intrigo kiu traktis homeopation. Ĝi estis prezentita unuafoje por festi la 24-an naskiĝtagon de Teresa ĉe la familia hejmo, kaj estis enscenigita fare de amikoj kaj familianoj, kiuj ĉiuj estis amatoroj.

Laŭ raporto en La Ilustrita Ĵurnalo, la domo estis hele lumigita kaj ornamita per bukedoj da naturaj floroj. Ĝi publikigis la partituron de la cavatina de la dua akto, la kompletan libreton, recenzon de la premiero kaj ilustraĵojn, en kiuj oni povas vidi la kurtenon pentritan de Ana Tanco de Carrizosa, malsamajn scenojn de la zarzuelo kaj la komponistinon kiu dirigentis la orkestron. La fratino de Teresa, Leonor Tanco estis la ĉefrolulo de la teatraĵo, kiu “kun andaluza gracio ravis la publikon per sia bela voĉo kaj deloga figuro”.

En sia recenzo, la pentristo, verkisto kaj ĵurnalisto Alberto Urdaneta skribis pri la muziko “io kio estas nia, kion ni antaŭsentis… de ĉi tiu amata patrujo. La muziko malkaŝas nian nacian guston, subtenata de la studo de la klasikaĵoj”.

Similia Similibus estis prezentita denove plurfoje fine de la 19-a jarcento fare de la zarzuel-kompanioj Zenardo (1888) kaj Zimmermann-Ughetti (1898) en la Teatro Colón; kaj en la 20-a jarcento denove ĝi prezentiĝis ĉe la Teatro Colón en 1937, kaj en la Teatro Moderna Gimnazio en 1958.

Oni scias ke Teresa Tanco fariĝis elstara figuro ankaŭ pro sia aktivado: ŝi organizis la inaŭguron de la Teatro Cristóbal Colón (1892) kie ĉe la piano ŝi prezentis la 'Hungaran rapsodion' de Liszt. Sendube ŝi daŭre komponis kaj koncertis; tamen, bedaŭrinde malmulte da esplorado estis farita pri ŝia biografio kaj muziko. Tio estas ofta manko por tiuj, kiuj en tiuj epokoj provis trarompi la fermitan barilon por virinaj kulturaj agadoj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 204 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi komponis por voĉo, sanktajn pecojn kaj zarzuelon  .

  • Similia Similibus, zarzuelo al teksto de Carlos Sáenz Echeverría, kreita por la naskiĝtago de lia patro en 1883
  • Dawn (las tres de la mañana), polka
  • La primavera, Souvenir de Royar, Cigüeñas, valsoj
  • Jesu dulce, por cappella voĉo
  • Ecce Panis, por cappella voĉo
  • Tamtum ergo, por cappella voĉo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393034875.
  2. Bermúdez, Egberto. (2000) Historia de la música en Santafé y Bogotá, 1538-1938.
  3. Compositrices françaises et espagnoles du 19ème siècle. Alirita 20 December 2010.