Ablon-sur-Seine
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ablon kaj Ablon (stacidomo). |
| Ablon-sur-Seine | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
la urba kastelo
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | L'Haÿ-les-Roses | ||||
| Kantono | Orly | ||||
| Komunumaro | Metropolo Granda Parizo | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 94001 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 94480 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 6 029 (2022) [+] | ||||
| Loĝdenso | 5 432 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 44′ N, 2° 25′ O (mapo)48.7255555555562.4211111111111Koordinatoj: 48° 44′ N, 2° 25′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 32 m [+] | ||||
| Areo | 1,11 km² ( 111 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ablon-sur-Seine [ablɔ̃ syʁ sɛn] estas franca komunumo en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 5 221 loĝantojn en la jaro 2011[1] kaj laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 6 029 loĝantoj sur areo de 1,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 432 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento L'Haÿ-les-Roses [laileʁ'oz] kaj al la kantono Orly.
La teritorio havas komunan limon kun Villeneuve-le-Roi, Athis-Mons kaj Vigneux-sur-Seine: grafike la najbaraj komunumoj kun direktoj ekde Ablon-sur-Seine ankoraŭfoje montriĝas en kesteto kun "ventorozo" iom sube.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Ablon-sur-Seine situas 15 km sude de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de Sejno.

Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa fervojo de la stacidomo Gare d'Austerlitz de Parizo al Bordozo kuras sudokcidenten tra la komunumo, kaj la stacidomo Ablon estas haltejo de la regiona linio RER C. Ĝi funkcias kadre de la publika transporta sistemo RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio).
La rivero Sejno formas la tutan sudan limon de la komunumo. La okcidenta limo kaj la Sejno estas ankaŭ la limo inter la departementoj Val-de-Marne kaj Essonne. Ne ekzistas ponto de la komunumo trans la Sejnon, tio signifas, al la najbara komunumo Vigneux-sur-Seine.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Populations légales 2011 - 94001-Ablon-sur-Seine (france). Alirita 27-an de septembro 2014 .





