Abraham Brill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Brill
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1874 (1874-10-12)
en Kańczuga
Morto 2-an de marto 1948 (1948-03-02) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco UsonoAŭstrio
Alma mater Universitato de Novjorko • Columbia University Vagelos College of Physicians and Surgeons
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto • tradukisto
Verkoj Selected Papers on Hysteria and Other Psychoneuroses
vdr

Abraham Arden BRILL (12a de oktobro, 1874 – 2a de marto, 1948) estis aŭstridevena psikiatro kiu pasigis sian preskaŭ tutan plenkreskan vivon en Usono. Li estis la unua psikoanalizisto kiu praktikis en Usono kaj la unua tradukisto de Sigmund Freud en anglan.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Grupa foto de psikoanalizistoj en 1909 antaŭ Clark University. Antaŭa vicaro: Sigmund Freud, G. Stanley Hall, Carl Jung; malantaŭa vicaro: Abraham Brill, Ernest Jones, Sándor Ferenczi.

Studinte kun Eugen Bleuler en Zuriko, Svisio,[1] li renkontiĝis kun Freud, kun kiu li entreprenis korespondadon ĝis la morto de Freud en 1939.[1] Li revenis en Usonon en 1908 por iĝi unu el la plej fruaj kaj plej aktivaj defendantoj de psikoanalizo, kaj la unua kiu tradukis al angla plej el la ĉefaj verkoj de Freud, same kiel librojn de Jung. Lia unua traduko de Freud aperis en 1909 kiel Some Papers on Hysteria;[2] kaj kvankam la kvalito de liaj tradukoj foje estas plibonigebla, lia ĝenerala kontribuo al la disvastigo de psikoanalizo en Usonon ne povas esti forgesita.[3] Li kampanjis por akademia agnosko de sia fako, prelegis en la Universitato Kolumbio, kaj iĝis klinika profesoro de psikiatrio en la Universitato de Novjorko.[1] Li ankaŭ praktikis psikoanalizon.

En 1911 li estis fondinto de la Novjorka Psikoanaliza Societo (aŭ Instituto) kaj poste helpis en la fondo de la Usona Psikoanaliza Asocio.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Psychoanalysis: Its Theories and Practical Application (1912)
  • Fundamental Conceptions of Psychoanalysis (1921)

Tradukoj de Freud[redakti | redakti fonton]

  • Selected Papers on Hysteria (1909)
  • Three Contributions to the Theory of Sex (1910)
  • The Interpretation of Dreams (1913)
  • The Psychopathology of Everyday Life (1914)
  • Selected papers on hysteria and other psychoneuroses (1912)
  • Leonardo da Vinci: A PSYCHOSEXUAL STUDY OF AN INFANTILE REMINISCENCE (1916)
  • Wit and its relation to the unconscious (1917)
  • Totem and Taboo (1919)
  • Studies in Hysteria (1937)

Tradukoj de Jung[redakti | redakti fonton]

  • Psychology of Dementia Praecox (1909)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Mishne, Judith Marks (1993). The Evolution and Application of Clinical Theory: Perspective from Four Psychologies. NY: The Free Press. p. 33.
  2. "Dr. A.A. Brill Dies; Psychiatrist, 73", 3a de marto 1948. Kontrolita 8a de marto 2013.
  3. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (1964) p. 335-6 and p. 563-4

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nathan G. Hale: The rise and crisis of psychoanalysis in the United States: Freud and the Americans 1917-1985' (New York 1995)