Eugen Bleuler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugen Bleuler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1857 (1857-04-30)
en Zollikon
Morto 15-an de julio 1939 (1939-07-15) (82-jaraĝa)
en Zollikon
Tombo Zuriko
Lingvoj germana
Loĝloko Zuriko
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Subskribo Eugen Bleuler
Familio
Edz(in)o Hedwig Bleuler-Waser
Infano Manfred Bleuler
Okupo
Okupo psikiatro • kuracisto • universitata instruisto
vdr

Paul Eugen BLEULER (en germana: [ˈɔɪɡeːn ˈblɔɪlər]; 30-a de aprilo 185715-a de julio 1939)[1] estis svisa psikiatro kaj eŭgenikisto[2][3] fama ĉefe pro siaj kontribuoj al la kompreno de mensa malsano. Li stampis multajn psikiatriajn terminojn, kiel "skizofrenio",[4][5] "skizoido",[6] "aŭtismo",[7] profunda psikologio kaj tio kion Sigmund Freud nomis "la plej ĝuste elektita termino fare de Bleuler nome ambivalenco".[8]

Li studis medicinon en Zuriko kaj post sia gradigo en 1881 li laboris kiel medicina helpanto de Gottlieb Burckhardt en la Waldau Psikiatria Kliniko en Berno.[9] Elposteniĝinta en 1884 li pasigis unu jaron por medicina studveturoj al Jean-Martin Charcot en Parizo, al Bernhard von Gudden en Munkeno kaj en Londono.[9] Poste li revenis al Zuriko por summallonge labori kiel helpanto de Auguste Forel en Burghölzli, universitata hospitalo.[10]

En 1886 Bleuler iĝis la direktoro de psikiatra kliniko en Rejnaŭo,[10] kiu estis hospitalo en malnova monaĥejo en insulo en la rivero Rejno. Bleuler revenis al Burghölzli en 1898 kie li estis nomumita direktoro kaj servis en tiu posteno ĝis 1927.[11]

Asteroido 11582 Bleuler estis nomita en memoro de Eugen Bleuler.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eugen Bleuler en Encyclopædia Britannica Alirita la 5an de februaro 2020.
  2. Jay, Joseph (2004). The Gene Illusion. Genetic Research in Psychiatry and Psychology Under the Microscope. Algora Publishing. p. 160. ISBN 0-8758-6344-2. Alirita la 5an de februaro 2020.
  3. Bleuler E. (1924). Textbook of Psychiatry. New York: Macmillan. p. 214. Vidu: Read J, Masson J (2004). "Genetics, eugenics and mass murder (p. 36)". En Read J, Mosher RL, Bentall RP (eds.). Models of Madness. Psychological, Social and Biological Approaches to Schizophrenia. Hove, East Sussex: Brunner-Routledge. ISBN 1-5839-1905-8.
  4. Berrios, G E (2011). "Eugen Bleuler's Place in the History of Psychiatry". Schizophrenia Bulletin. 37 (6): 1095–1098. doi:10.1093/schbul/sbr132. PMC 3196935. PMID 21914646.
  5. Yuhas, Daisy. "Throughout History, Defining Schizophrenia Has remained a Challenge". Scientific American Mind (Marto 2013). Alirita la 5an de februaro 2020.
  6. Detaloj registrita en: Akhtar, Salman. "Schizoid Personality Disorder: A Synthesis of Developmental, Dynamic, and Descriptive Features". American Journal of Psychotherapy. 41: 499–518. doi:10.1176/appi.psychotherapy.1987.41.4.499.
  7. Peter Gay, Freud: A Life for Our Time (1989) p. 198
  8. Sigmund Freud, Drei Abhandlungen zur Sexualtheorie, p. 65.
  9. 9,0 9,1 Dalzell, Thomas G. (2011). Freud's Schreber Between Psychiatry and Psychoanalysis On Subjective Disposition to Psychosis. London: Karnac Books. p. 201. ISBN 978-1-855-75883-4.
  10. 10,0 10,1 (1994) The Book of Psychiatric Books. Lanham, Maryland: Jason Aronson. (ISBN 978-0-876-68510-5). ISBN 0-8766-8510-6.
  11. (Aprilo–Junio 2016) “The Burgholzli Hospital: Its history and legacy”, Indian Journal of Psychiatry 58 (2), p. 226–228. doi:10.4103/0019-5545.183772.