Acetilfentanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acetila fentanilo
Kemia formulo
C21H26N2O
Acetilfentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Acetila fentanilo
Acetilfentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Acetila fentanilo
CAS-numero-kodo 3258-84-2
ChemSpider kodo 459388
PubChem-kodo 527015
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 322,45032 g mol−1
Denseco 1,10 g/cm−3
Fandpunkto 139°C [1]
Bolpunkto 453,8°C [2]
Acideco (pKa) 8,92
Ekflama temperaturo 183,1°C [3]
Solvebleco Akvo:solvebla
Refrakta indico  1,5915
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H310, H317, H330, H334, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+316, P302+352, P304+340, P316, P319, P320, P321, P330, P333+313, P342+316, P361+364, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Acetilfentaniloacetila fentanilo estas opioida analgezika medikamento kiu estas analogo de fentanilo. Studoj taksis ke acetilfentanilo estas dek kvin fojojn pli potenca ol morfino, kio signifas, ke malgraŭ esti iom pli malforta ol fentanilo, ĝi estas tamen plurfoje pli forta ol pura heroino. Ĝi neniam estis licencita por medicina uzo kaj anstataŭe estis nur vendita kiel artefarita medikamento. Acetilfentanilo estis malkovrita en la sama tempo kiel fentanilo mem kaj nur malofte ĝi estis renkontita en la kontraŭleĝa merkato en la malfruaj 1980-aj jaroj. Tamen, en 2013, kanada polico kaptis 3 kilogramojn da acetilfentanilo. Kiel μ-opioida receptoragonisto, acetilfentanilo povas funkcii kiel rekta anstataŭaĵo por heroino aŭ aliaj opioidoj. Oftaj kromefikoj de fentanil-analogoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkludas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivminacaj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj en la antaŭaj sovetiaj respublikoj ekde kiam la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre ekaperas.

Fentanilo unue estis sintezita fare de Paul Janssen en 1959 kaj estis aprobita por medicina uzo en Usono en 1968. En 2015, 1.600 kilogramoj estis uzitaj en sanservo tutmonde. En 2017, fentanilo estis la plej vaste uzata sinteza opioido en medicino; en 2019, ĝi estis la 278-a plej ofte preskribita medikamento en Usono, kun pli ol miliono da receptoj. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Meze de la 1990-aj jaroj la fentanil-plastro estis disvolvigita, kiu povis liveri la medikamenton al paciento trahaŭte. La plastro de Duragesic povis esti uzata sur la haŭto kaj estis utila en la administrado kontraŭ kronika doloro sentata de pacientoj kun kancero, ekzemple. La plastro estis farita el inerta alkohola ĝelo infuzita kun antaŭdestinitaj dozoj de fentanilo. La drogo estas liberigita per la plastro en la korpaj grasoj, el kie ĝi malrapide moviĝas en la sangocirkuladon dum du aŭ tri tagoj, tial provizante longdaŭran dolortrankviligon. Duragesic-plastroj spertis plurajn klinikajn provojn, post kiuj ili estis lanĉitaj kaj popularigitaj en la klinika praktiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]