Adam Bielański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Bielański
profesoro de kemiaj sciencoj
Persona informo
Adam Bielański
Naskiĝo 14-a de decembro 1914
en Krakovo
Morto 4-a de septembro 2016
en Krakovo
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco pola
Alma mater Jagelona Universitato
Familio
Patro Adam Bielański vd
Gefratoj Władysław Bielański • Zofia Bielańska-Osuchowska vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo fizika kemio, neorganika kemio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam BIELAŃSKI (naskiĝis la 14-an de decembro 1912 en Krakovo, mortis 4-an de septembro 2016 en Krakovo[1]) - pola kemiisto, profesoro de kemiaj sciencoj, akademia instruisto ĉe la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio, kaj poste ĉe la Jagelona Universitato[2], plena membro de la Pola Scienca Akademio, aktiva membro de la Pola Akademio de Scipovoj, honora prezidanto de la Komitato de Kemio de Pola Scienca Akademio. Ekde 1983 li laboris en la Instituto de Katalizo kaj Fizika Kemio de Surfacoj de PSA en Krakovo, kie li estris la esplorgrupon "Kemiaj kaj katalizaj proprecoj de solidaj heteropoliacidoj".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 14-an de decembro 1912 en Krakovo. Li diplomiĝis pri kemio ĉe la Jagelona Universitato en 1936, kaj en 1944 li defendis sian doktoran tezon dum la sekreta dummilita instruado, kaj en 1955 li ricevis la titolon de eksterordinara profesoro, kaj post sep jaroj - de plena profesoro[3] .

Li verkis sciencajn artikolojn kaj verkaĵojn pri kemio, precipe pri katalizo. Li estis aŭtoro de akademiaj lernolibroj en la kampo de fizika[4] kaj neorganika kemio[3], precipe de "Ĝenerala kaj neorganika kemio"[5], poste anstataŭigita per "Fundamentoj de neorganika kemio"[6]. La dua lernolibro estas uzata kiel bazo en kursoj de neorganika kemio ĉe multaj polaj universitatoj[7].

Gviditaj esplorprojektoj de la pollanda Ministerio de Scienco kaj Altedukado:

  • "Dodekaheteropoliacidoj kiel katalizantoj por elektrofila aldono al olefinoj" (1998-2001)
  • "Sintezo de terciaraj eteroj sur Dawson-tipaj heteropoliacidoj kiel katalizantoj" (2002-2005).

Sian lastan sciencan publikaĵon li kunaŭtoris en 2015, en la aĝo de 103 jaroj[8][9].

Li mortis la 4-an de septembro 2016[3] kaj estis entombigita ĉe la Tombejo Salwator en Krakovo[1].

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Honorigoj[13][redakti | redakti fonton]

  • Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta
  • Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
  • Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
  • Ora Kruco de Merito
  • Medalo de la 10-a datreveno de Popola Pollando
  • Medalo de la 40-a datreveno de Popola Pollando
  • Medalo de la Nacia Eduko-Komisiono
  • Insigno de la honora titolo "Eminenta Instruisto de la Pola Popola Respubliko"
  • Medalo "Merentibus" de la Jagelona Universitato
  • Medalo de la Universitato de Lieĝo

Familio[redakti | redakti fonton]

Filo de Adamo (1881-1964); frato de Władysław (1911–1982, profesoro de biologio) kaj Zofia Bielańska-Osuchowska (1919–2017, profesoro de natursciencoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 W wieku 104 lat zmarł prof. Adam Bielański. [w:] Dzieje.pl. PAP, 2016-09-06.
  2. Nestor krakowskiej chemii skończył sto lat Gazeta Krakowska, 2012-12-12
  3. 3,0 3,1 3,2 W wieku 104 lat zmarł prof. Adam Bielański naukawpolsce.pap.pl, 07-09-2016
  4. Chemia fizyczna. Adam Bielański, Kazimierz Gumiński, Bogdan Kamieński, Krzysztof Pigoń, Lucjan Sobczyk (redaktintoj). Eldono 4. Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1980. ISBN 83-01-00941-1.
  5. Adam Bielański: Chemia ogólna i nieorganiczna. Eldono 7. Varsovio: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1981. ISBN 83-01-02626-X
  6. Adam Bielański: Podstawy chemii nieorganicznej. partoj 1-3. Varsovio: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1987. ISBN 83-01-06542-7.
  7. 102-letni prof. Bielański: Jak dawniej grożą nam żądza władzy i nienawiść Gazetakrakowska.pl, 2014-03-13
  8. Bielański, Adam. Author ID: 7005035906. Scopus.
  9. Filek, U., Kirpsza, A., Micek-Ilnicka, A., Lalik, E. k aliaj. Ethanol conversion over cesium-doped mono- and bi-cationic aluminum and gallium H₃PW₁₂O₄₀ salts. „Journal of Molecular Catalysis A: Chemical”. 407, p. 152-162, 2015
  10. Doktorzy honoris causa – Adam Bielański.
  11. Profesorowie honorowi Uniwersytetu Jagiellońskiego.
  12. Nagroda Jerzmanowskich dla prof. Adama Bielańskiego.
  13. Kto jest kim w Polsce 1989, Wydawnictwo Interpress, Warszawa 1989, str. 85