Adam František Kollár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam František Kollár
Adam František Kollár
Adam František Kollár
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de aprilo 1718(nun 1718-04-15)
en Hungario Tyerhova (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 15-an de julio 1783
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo juristohistoriisto • etnologo • policy advisor • verkistobibliotekistoarkivistolingvisto • poeto • redaktisto • pedagogo
vdr

Adam František Kollár, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Kollár Ádám Ferenc, konata ankaŭ latine Adamus Franciscus Kollarius estis hungaria slovaka bibliotekestro, imperiestra kaj reĝa konsilisto. Lia nobela antaŭnomo estis kereszténi [kerestEni] ekde 1777. Lia kromnomo estis "la slovaka Sokrato".

Adam František Kollár[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1718 en Tyerhova (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Terchová en Slovakio), li mortis la 15-an de julio 1783 en Vieno (Habsburga Imperio).

Memortabulo en Vieno pri Adam František Kollár
Titolpaĝo de verko de Adam František Kollár

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adam František Kollár apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li frekventis diversajn lernejojn en Supra Hungarujo kaj aliĝis al la jezuitoj. Li akiris diplomon en Universitato de Vieno, poste li instruis 3 jarojn en gimnazio, poste li revenis al Vieno, kie li okupiĝis pri diversaj sciencoj. En 1744 li notis Patro Nia laŭ polova lingvo. En 1748 li forlasis la juzuitojn kaj okupiĝis nur pri la sciencoj, krome li estis adepto de panslavismo. En la sama jaro li akiris postenon en la reĝa biblioteko, ekde 1773 li estis bibliotekestro. Inter 1748-1751 li instruis en la menciita universitato. En liaj verkoj li akre atakis la hungaran nobelaron kun la pastroj, tial estiĝis konfliktoj, eĉ kelkaj libroj estis malpermesitaj en Hungarlando.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Musae Francisco et Mariae Theresiae (1756)
  • Historiae diplomaticae iuris patronatus apostolicorum Hungariae regum libri tres (1762)
  • Nicolai Olahi… Hungaria et Attila… (1763)
  • De originibus et usu perpetuo potestatis legislatoriae circa sacra apostolicorum regum Ungariae libellus singularis (1764, vidu la kovrilpaĝon!)
  • Jurium Hungariae in Russiam minorem et Podoliam, Bohemiaeque in Osvicensem et Zatoriensem ducatus explicatio (1772, premiita per vilaĝo kaj nobeleco)
  • Anfangsgründe der lateinischen Sprache (1775)
  • Ad Petri Lambecii commentariorum de augusta bibliotheca caes. Vindobonensi libros VIII supplementum liber primus posthumus (1790)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Vieno

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]