Adolf Holzhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf HOLZHAUS (naskiĝis 1892 - mortis la 9-an de junio 1982 en Columbus, Usono) estis esperantisto, zamenhofologo kaj historiisto de la Esperanto-movado. Dum ĉ. 25 jaroj, inter 1959 ĝis ĉ. 1985 li elstaris per studoj pri la vivo de L.L. Zamenhof kaj ties familio kaj pri la biografioj de fruaj Esperanto-pioniroj, ekzemple de Wilhelm Heinrich Trompeter k.a. Surbaze de siaj vastaj lingvo-konoj de la rusa, hebrea, jida, germana kaj aliaj lingvoj li preparis fruajn dokumentojn el la historio de Esperanto por publikado aŭ redaktoris ilin, ekzemple pri la Zamenhofa hilelismo, ties "Provo de gramatiko de novjuda lingvo kaj alvoko al la juda intelektularo" k.a.

Cele al aktualigo kaj kompletigo de Enciklopedio de Esperanto (1934) Holzhaus verkis "Vivokurojn de esperantistoj", kiuj restis neeldonitaj, sed estas konsulteblaj en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW).

Verkoj (elektaĵo)

Kovrilpaĝo de Holzhaus: Zamenhof Leteroj; 1975
  • 1969:Doktoro kaj lingvo ESPERANTO (1969) eldonis Fondumo Esperanto
  • 1971/1973: Wilhelm Heinrich Trompeter. Biografio de la unua mecenato de Esperanto eldonis Esperanto-Ligo en Israelo 1971, 2-a eld 1973
  • 1973:Granda Galerio Zamenhofa 1. Helsinki: Fondumo Esperanto 1973 (kolekto de 952 fotoj pri L.L. Zamenhof kaj ties familio kun klarigoj). Boris Kolker juĝis je 2004-04-16: "Valorega kolekto, kiun eldonigis la kompilinto per sia modesta pensio. Alte rekomendinda."
  • 1975: Zamenhof; Leteroj. Helsinki:Fondumo Esperanto 1975.
  • 1978: Granda Galerio Zamenhofa 2. Helsinki: Fondumo Esperanto 1978

Tradukoj (elektaĵo)

  • 1972: Hilelismo, Projekto de solvo de la hebrea demando de L. Zamenhof, (1972) eldonis Fondumo Esperanto
  • 1973: Verkoj de Heinrich Heine en Esperanto. Poezio tradukita. Tel-Aviv: ELI 1973 (Dulingva kolekto de poemoj kaj prozaĵoj).

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Revuo Esperanto, oktobro 1982, p. 176
  • Revuo Esperanto, novembro 1982, p. 190

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto