Saltu al enhavo

Adolf Oberrotman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Oberrotman
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1893 (1893-02-20)
en Varsovio
Morto 1942 aŭ 1943
en la nazia koncentrejo Treblinka
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kovrilpaĝo de "La Lastaj Tagoj de Dro L.L. Zamenhof".

Adolf OBERROTMAN (naskiĝis la 20-an de februaro 1893) estis oficisto en Varsovio, aktiva Esperantisto.

Dum 1917-25 li estis delegito de Universala Esperanto-Asocio. En 1933 li estis reprezentanto de multaj Esperantaj revuoj kaj movadoj. Kunlaboris en multaj Esperantaj gazetoj. Aparte eliris de li (kune kun Teo Jung), La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio.

Oberrotman pereis en la koncentrejo Treblinka en 1942 aŭ 1943[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Oberrotman el la Enciklopedio de Esperanto.