Adolf Schaubach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adolf SCHAUBACH (naskiĝinta la 30-an de januaro 1800 en Meiningen, mortinta samloke la 28-an de novembro 1850) estis germana pedagogo kaj esploristoj de la Alpoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Göttingen ekde 1819 kaj en Jena ekde 1821 teologion, filozofion, geografion, matematikon, historion kaj arthistorion. En 1824 li faris pionirajn piedvojaĝojn tra la aŭstriaj alpaj regionoj, Dalmatio kaj Bavario.Schaubach deĵoris kiel instruisto ĉe la Urba lernejo. En 1832 li verkis geografian verkon pri la Duklando Saksio-Meiningen. En 1835 li iĝis lernejestro. Li famiĝis pro la lucida prezentado de topografiaĵoj kaj pro koloraj rakontoj pri naturaj fenomenoj.

Lia plej grava kaj fundamenta verko estis »Die deutschen Alpen« (Jena 1845–47, 5 vol.; parte eldonitis ĝi ankaŭ sub la titolo »Handbuch für Reisende«, 2-a eldono 1865–71). En tiu verko li priskribis travivaĵojn de 20 jaroj da dumvojaĝaj studoj. Tiu ĉi verko senteble kontribuis al la turisma kaj alpinisma pretigo de la alpoj. En 1878 nomitis por li kabano nome "Schaubachhütte" ĉe la Ortler-monto, kiu en 1919 alinomitis "Rifugio Città di Milano".

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 706, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]