Adolf Staňura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adolf Stanura)
Adolf Staňura
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1915 (1915-03-12)
Morto 16-an de marto 2004 (2004-03-16) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistoverkistotradukisto
vdr

Adolf STAŇURA (naskiĝis la 12-an de marto 1915, mortis la 16-an de marto 2004) estis ĉeĥa esperantisto kaj komercisto.

En 1933 li kunfondis la Esperanto-societon Nova Vivo en Radvanice. Li verkis paroladojn por Esperanto-elsendoj en radio Ostrava, gvidis la ĉeĥan Lingvan Komitaton, kreis krucenigmojn, adaptis stenografion al Esperanto kaj tradukis La perdita vizaĝo de Josef Nesvadba. En 1959 Staňura transloĝiĝis al Ostrava-Poruba kaj tie fariĝis klubestro en 1967. En 1979 estis Staňura nomumita prezidanto de lingva komisiono; samjare li transloĝiĝis al Havířov. Ekde 1983 li komencis laŭ deziro de redaktoro de asocia gazeto Starto verki recenzojn pri esperantaj libroj. Li estis honora membro de ĈEA.

Kovrilpaĝo de La perdita vizaĝo, ĈEA, 1974

Tradukoj de Adolf Staňura[redakti | redakti fonton]

  • Josef Nesvadba La perdita vizaĝo (Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974)
  • Meze de Eŭropo... skize pri la historio de Ĉeĥoslovakio (esperantigis E. Seemannová; O. Kníchal; A. Staňura. - Praha: [Panoramo], 1980. - 99 p. : ilustr.)
  • Augustin Pitlík Esperanto kaj Ido (el la ĉeĥa gazeto "Národní obzor", 20. feb. 1914, Havířov, 1987. - 5 folioj)
  • Karel Čejka Afero "La vizito" (En: Orbito nula 1 : sciencfikcio kaj fantasto, p.115 - 116)
  • Jaroslav Konáš Deĵora vojaĝo (En: Orbito nula 1 : sciencfikcio kaj fantasto, p. 55 - 60)
  • Vladimir Páral Verdikto en 2300 (En: Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto, p. 23 - 33, vol. 4)
  • Hana Pechulová La koncerto (En: Sferoj : sciencfikcio kaj fantasto, p. 33 - 34, vol. 5)
  • Jaroslav Veis Duplikataparato de Henderson (En: Sferoj : sciencfikcio kaj fantasto, p. 31 - 35, vol. 1)
  • Jaroslav Veis La renkontiĝo (En: Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto, p. 27 - 30, vol. 2)