Adolf von Wilbrandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
busto en la Burgoteatrejo en Vieno

Adolf von Wilbrandt (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1837 en Rostock; mortis la 10-an de junio 1911 samloke) estis germana verkisto, aparte de teatraĵoj kaj noveloj, kaj direktoro de la Burgoteatrejo en Vieno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Adolf Wilbrandt, kvina el naŭ infanoj de la profesoro Christian Wilbrandt, en la universitato Rostock komencis studi juron, sed baldaŭ plustudis historionkaj filozofion. Poste li daŭrigis la studadon en la Humboldt-universitato Berlino kaj la universitato Munkeno fort. Post la filozofia doktoriĝo li laboris kiel ĵurnalisto en la redakta stabo de la gazeto Münchner Neueste Nachrichten, la antaŭaĵo de la nuna gazeto Süddeutsche Zeitung.

Adolf von Wilbrandt en 1882

Post ampleksaj vojaĝoj li en 1871 translokiĝis al Vieno, kaj du jarojn pli poste edziĝis kun la aktorino Auguste Baudius. Ekde la 10-a de novembro 1881 li estis la direktoro de la renoma Burgoteatrejo en Vieno, ĝis en 1887 li decidis reveni al Rostock. Lia edzino restis en Vieno. Jam en 1884 la bavara reĝo Ludoviko la 2-a (Bavario) per atribuo de la Maksimiliano-ordeno honorigis lin per persona, ne hereda nobeleco. Ekde tiam lia familia nomo estis von Wilbrandt, sed la nobelan nomeron "von" li uzis en neniu el la sekvaj publikaĵoj.

Li verkis ŝlosilromanojn, historiajn tragediojn kaj poemojn. Pro sia drama verkaro Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la Germana Regno, en 1877 honorigis lin per unu el sume nur tri atribuitaj Schiller-premioj. Krome li aktivis kiel literatura kaj teatra tradukisto al la germana lingvo, ekzemple de pluraj teatraĵoj de Sofoklo el la antikva greka kaj de pluraj verkaĵoj de William Shakespeare el la 16-jarcenta angla.