Adolfo Mussafia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfo Mussafia
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1835 (1835-02-15)
en Split
Morto 7-an de junio 1905 (1905-06-07) (70-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj germanaitala
Loĝloko Florenco
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio
Okupo
Okupo filologo • profesoro • romanisto • politikisto
vdr

Adolfo MUSSAFIA (naskiĝinta la 15-an de februaro 1835 en Split, mortinta la 7-an de junio 1905 en Florenco) estis aŭstria filologo pri latinidaj lingvoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post ekstudo de medicino li iĝis en 1855 instruisto pri la itala lingvo ĉe la Universitato de Vieno. Samloke li nomumitis en 1860 eksterordinara profesoro kaj en 1867 ordinara profesoro - sen iama finstudo de filologa fako.

Krom multaj gravaj artikoloj ĉe "Sitzungsberichte der Wiener Akademie" (li fariĝis membro de tiu akademio en 1866: el ili menciendas »Monumenti antichi di dialetti italiani«, 1864; »Darstellung des Altmailändischen nach Bonvesin«, 1868), kaj ĉe diversaj gazetoj li eldonis la jenon: »Altfranzösische Gedichte aus venezianischen Handschriften« (1864); »De regimine rectoris« (verko de Fra Paolino; 1868); »Beiträge zur Kunde der norditalischen Mundarten im 15. Jahrhundert« (en "Denkschriften der Wiener Akademie", 1873); »Die katalanische metrische Version der Sieben weisen Meister« (1876) kaj tre disvastiĝintajn lernolibron de la itala lingvo »Italienische Sprachlehre in Regeln und Beispielen« (27-a eldono jam en 1909; 1-a eldono en 1904 en Vieno; nova titolo multe post: Der neue Mussafia)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 324, kio legeblas tie ĉi.