Adolfo la 3-a de Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adolfo la 3a de Mark)
Adolfo la 3-a de Mark
Episkopo, grafo
Tombo de grafo Adolfo kaj lia edzino en preĝejo Stiftskirche en Kleve
Tombo de grafo Adolfo kaj lia edzino en preĝejo Stiftskirche en Kleve
Blazono de la grafoj de Mark
Blazono de la grafoj de Mark
Persona informo
Naskiĝo proksimume 1334
Morto 7-an de septembro 1394 (1394-09-07)
en Kleve
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark
Patro Adolfo la 2-a de Mark vd
Patrino Margaret of Cleves, Countess of the Marck vd
Gefratoj Engelberto la 3-a de Mark • Theoderic I of the Mark vd
Edz(in)o Margareta de Jülich vd
Infanoj Adolfo la 2-aGerhardo de Mark je HammDitriĥo la 2-a de Mark • Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Straubing • Elisabeth of Cleves • Heinrich von der Mark-Kleve • Walter von der Mark-Kleve • Johann von der Mark-Kleve • Wilhelm von der Mark-Kleve • Jutta von der Mark-Kleve • Irmgard von der Mark-Kleve • Mynta von der Mark-Kleve • Joanna von der Mark-Kleve • Engelberta von der Mark-Kleve • Katarina von Mark-Kleve vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Princepiskopo de Monastero
Adolfo la 1-a de Monastero
Dum 1357–1363
Antaŭulo Ludoviko la 2-a de Hesio
Sekvanto Johano la 1-a de Virneburg
Elektoepiskopo de Kolonjo
Adolfo la 2-a de Kolonjo
Dum 1363–1364
Antaŭulo Wilhelm von Gennep
Sekvanto Engelberto la 3-a de Mark (Kolonjo)
Grafo de Kleve
Adolfo la 1-a, grafo de Kleve
Dum 1368–1394
Antaŭulo Johano
Sekvanto Adolfo la 2-a
Reganto de Graflando Mark
Adolfo la 3-a de Mark
Dum 1391–1393
Antaŭulo Engelberto la 3-a
Sekvanto Ditriĥo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolfo de Mark (naskiĝis proksimume 1334; mortis la 7-an de septembro 1394 en Kleve) estis de 1357 ĝis 1363 episkopo en Episkopujo Monastero, de 1363 ĝis 1364 elektoepiskopo de la ĉefepiskopujo Kolonjo, ekde 1368 Grafo de Kleve kaj ekde 1391 reganto de Graflando Mark.

Laŭ nombrado en Kleve li nomiĝis Adolfo la 1-a, Grafo de Kleve, laŭ nombrado en la ĉefepiskopujo Kolonjo Ĉefepiskopo Adolfo la 2-a de Kolonjo, kaj kiel episkopo de Monastero li nomiĝis Adolfo la 1-a de Monastero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Adolfo estis la dua filo de Grafo Adolfo la 2-a de Mark kaj ties edzino Margareta de Jülich. Lia pli aĝa frato estis Engelberto la 3-a de Mark, kaj li havis ankoraŭ kvar pliajn gefratojn. Jam frue li estis destinata por la eklezia stato kaj alkreskis ĉe la kortego de sia onklo Engelberto, la episkopo de Lieĝo.

Eklezia kariero[redakti | redakti fonton]

Adolfo fariĝis en 1348 katedralestro ĉe la katedralo de Kolonjo kaj 1351 en Lieĝo. De 1353 ĝis 1357 li studis kanonan juron en Montpeliero. Post preskaŭ unujara neokupateco la ĉefepiskopujo je Kolonjo iris al la dinastio Mark. La 16-an de novembro 1357 Adolfo de Mark estis nomumata fare de Papo Urbano la 5-a episkopo de Monastero kaj la 21-an de junio 1363 transpostenigata al Kolonjo, post kiam li estis elektita kiel ĉefepiskopo la 13-an de junio 1363 kaj tiel povis venki la veran favoraton de la katedrala kapitulo, Johano de Virneburg. Jam en 1364 Adolfo transdonis la ĉefepiskopujon Kolonjo al sia onklo Engelberto, por prepari sin mem al la postsekvo kiel grafo de Kleve, kiun regis lia sengefila praonklo grafo Johano. Por tio ĉi li igis sin kompensi de Engelberto interalie per la ĉefepiskopeja Voktujo Rheinberg. Tiun ĉi konduton eĉ la papa kurio en Avinjono, kiu ĝis tiam ĉiam estis subtenanta Adolfon, komprenis skandala.

Grafo de Kleve[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Grafo Johano de Kleve en 1368 Adolfo povis kontraŭ siaj konkurenculoj Ditriĥo de Horn kaj Oto de Arkel kaj ekregi kiel posteulo. Al siaj fratoj Grafo Engelberto la 3-a de Mark kaj Ditriĥo de Mark Adolfo devis transcedi por ilia subteno la dekstrarejnajn partojn de Graflando Kleve (escepte Emmerich kaj Hetter). En 1369 li geedziĝis kun Margareta de Jülich, al kiu li naskigis dek ses gefiloj, el kiuj almenaŭ kvin ne supervivis la infanaĝon. Post la morto de Duko Rajnaldo la 3-a de Geldern en 1371 Adolf vane subtenis la malnovan grafinon de Kleve, Meĥtilda de Geldern. Pri ŝia dediĉaĵo Linn ekde 1378 eksplodis aro da militoj kun la kolonja ĉefepiskopo Frederiko la 3-a de Saarwerden. En 1392 Adolfo ja devis finfine rezigni pri Linn, ricevis tamen kompense la urbon Rees; Ksanteno estis starigata sub kolonja-kleva kunregeco.

En 1381 Grafo Adolfo fondis kune kun 35 kavaliroj kaj nobeloj la Geselschap van den Gecken ("Societo de la Frenezuloj/Karnavaluloj"), kiu estas rigardebla kiel unua karnavala societo. Ĝi elektis el sia rondo reĝon kaj ses konsilantaranojn, kiuj dum la karnavala sezono transprenis la frenezulan regadon. Ĝis karnavala lundo oni kortegadis kaj je karnavala mardo oni komune vizitis diservon. La membroj devis porti dum la tuta jaro signon montrantan pajacon. Kiu tion forgesis, devis pagi monpunon, kiu estis donacota al bezonuloj. La karnavalsocieto Kölner Narren-Zunft sin asertas en sia tradicio ĝis nun laŭ Grafo Adolfo.[1]

Grafo de Mark[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia frato Grafo Engelberto la 3-a de Mark en la jaro 1391, kiu ne havis virajn idojn, al Adolfo ankaŭ iris Graflando Mark. Tiun ĉi li tamen jam en 1393 transcedis al sia dua filo Ditriĥo. Adolfo mortis la 7-an de septembro 1394 kaj estis entombigata en la kolegiata preĝejo de Kleve. En Graflando Kleve lin postsekvis lia plej aĝa filo Adolfo la 2-a

Idoj[redakti | redakti fonton]

El la geedzeco de Adolfo kun Margareta de Jülich devenis jenaj gefiloj:

  • Adolfo la 2-a (naskiĝinta en; mortinta en 1448), posteulo kiel Grafo de Kleve
  • Ditriĥo (naskiĝinta en 1374; mortinta 1398), posteulo kiel Grafo de Mark
  • Gerhardo (mortinta en 1461), ekde 1430 Grafo je Mark
  • Henriko (junaĝe mortinta)
  • Valtro (junaĝe mortinta)
  • Johano (junaĝe mortinta)
  • Vilhelmo (junaĝe mortinta)
  • Margareta (naskiĝinta proks. 1375; mortinta en 1411), heiratete 1394 Albreĥto la 1-a de Bavarujo-Holando (mortinta en 1404)
  • Mynta (?; junaĝe mortinta)
  • Elizabeta (naskiĝinta proks. 1378; mortinta post 1439), geedziĝis 1-e 1393 Reinold von Valkenburg (mortinta en 1396), 2-e 1401 Stefano la 3-a de Bavarujo-Ingolstadt (mortinta en 1413)
  • Johana, abatino je Hörde (mortinta post 1415)
  • Engelberta (mortinta en 1458), geedziĝis kun Frederiko la 4-a de Moers (mortinta en 1448)
  • Katarina (mortinta en 1459)
  • Irmgarda
  • du pluaj junaĝe mortintaj filinoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Küpper: Chronik der Kölner Narren-Zunft von 1880 – 2005. Kolonjo 2004. p. 3

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]