Adèle Haenel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adèle Haenel
Persona informo
Adèle Haenel
Naskiĝo 11-an de februaro 1989 (1989-02-11) (35-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Montaigne vd
Subskribo Adèle Haenel
Familio
Amkunulo Céline Sciamma vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo filmotelevidoteatro vd
Aktiva dum 2002–2023 vd
Verkado
Verkoj Water Lilies ❦
Love at First Fight ❦
BPM (Beats per Minute) ❦
The Trouble With You ❦
Portrait de la jeune fille en feu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adèle HAENEL [adɛl enɛl], (11-a de februaro 1989, Parizo), estas franca aktorino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris kaj fakte famiĝis estante nur adoleskulino en la filmo Les Diables de Christophe Ruggia. Ŝi estis nomumita por la premio César en la kategorio de plej bona nova aktorino en 2008 kaj 2012, kaj finfine ricevis du César-ojn, en 2014 kaj 2015, nome tiu de la plej bona duaranga aktorino en Suzanne, poste tiu de la plej bona aktorino en Les Combattants. Ŝi estis nomumita en 2018 pro plej bona duaranga rolo ĉe la filmo 120 Battements par minute, kaj por la César de la plej bona aktorino en la filmo En liberté! en 2019 kaj pro Portrait de la jeune fille en feu en 2020.

Ekde novembro 2019, ŝi akuzis la reĝisoron Christophe Ruggia pro seksa ĉikanado dum la filmado de Les Diables (2002), kiam ŝi estis 12 ĝis 15-jaraĝa- Tio metis ŝin en la polemikoj pri tiuj aferoj en la franca kinetoso, kaj en la movado MeToo. Ŝi montriĝis kiel feministo en siaj roloj kaj publikaj sintenoj, ekzemple per protestoj dum la 45a ceremonio de César, februaro 2020, pro la atribuo de César al Roman Polanski.

Tiukadre ŝi lasis laboron en kino, kion ŝi kritikas kiel elemento de la burĝa ordo kaj kapitalismo. Kaj ŝi koncentriĝis al teatro kiel etoso malpli reakcia, rasista kaj patriarkeca. Krome ŝi partoprenis en la movado kontraŭ la reformo de la retiriĝa sistemo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002 : Les Diables de Christophe Ruggia : Chloé
  • 2007 : Naissance des pieuvres de Céline Sciamma : Floriane
  • 2011 : Après le sud de Jean-Jacques Jauffret : Amélie
  • 2011 : En ville de Valérie Mréjen kaj Bertrand Schefer : Isabelle
  • 2011 : L'Apollonide: Souvenirs de la maison close de Bertrand Bonello : Léa
  • 2012 : Confession d'un enfant du siècle de Sylvie Verheyde
  • 2012 : Trois mondes de Catherine Corsini : Marion
  • 2012 : Alyah de Elie Wajeman : Jeanne
  • 2013 : Suzanne de Katell Quillévéré : Maria
  • 2014 : L'Homme qu'on aimait trop de André Téchiné : Agnès Le Roux
  • 2014 : Les Combattants de Thomas Cailley : Madeleine Beaulieu
  • 2015 : La Chambre interdite de Guy Maddin kaj Evan Johnson : la nekapablulino
  • 2016 : Les Ogres de Léa Fehner : Mona
  • 2016 : La Fille inconnue de la fratoj Dardenne : Jenny
  • 2016 : Nocturama de Bertrand Bonello : la biciklulino
  • 2017 : Orpheline de Arnaud des Pallières : Renée
  • 2017 : 120 Battements par minute de Robin Campillo : Sophie
  • 2017 : Les Fleurs fanées de Chris Kraus : Zazie
  • 2018 : En liberté! de Pierre Salvadori : Yvonne
  • 2018 : Un peuple et son roi de Pierre Schoeller : Françoise
  • 2019 : Le Daim de Quentin Dupieux : Denise
  • 2019 : Portrait de la jeune fille en feu de Céline Sciamma : Héloïse
  • 2019 : Les héros ne meurent jamais de Aude Léa Rapin : Alice
  • 2021 : Regard noir de Aïssa Maïga : ŝi mem (dokumenta filmo)
  • 2021 : Retour à Reims (Fragments) - dokumenta filmo de Jean-Gabriel Périot : rakontistino


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adèle Haenel en la franca Vikipedio.