Afrika Bambaataa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika Bambaataa
Persona informo
Naskonomo Lance Taylor
Aliaj nomoj Afrika Bambaataa
Naskiĝo 17-an de aprilo 1957 (1957-04-17) (67-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo diskĵokeo • repisto • kantistomuzikproduktistokantoverkistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.myspace.com/afrikabambaataaandthesoulsonicforce
vdr

Afrika Bambaataa (denaske Lance Taylor;[1][2] 17a de aprilo, 1957) estas usona diskĵokeo, repisto, kantoverkisto kaj produktisto el Suda Bronkso, Novjorko.[2][3] Li elstaris pro la publikigo de serio de ĝenro-difinaj elektromuzikaj kantoj en la 1980-aj jaroj kiuj influis sur la disvolvigo de hiphopa kulturo.[4] Afrika Bambaataa estas unu el la originantoj de la "breakbeat" DJing kaj estas respektive konata kiel "The Godfather" (La baptopatro) kaj "Amen Ra of Hip Hop Kulture" (Amono de la hiphopa kulturo), same kiel la patro de elektro-funko.[5] Pere de sia enmeto de la strata bando "Black Spades" en la muzika kaj kultur-orientita asocio "Universal Zulu Nation", li helpis etendi hiphopan kulturon tra la tuta mondo.[6]

La 6an de majo, 2016, Bambaataa lasis sian postenon kiel estro de The Zulu Nation pro multaj akuzoj pro seksa misuzo de infanoj date el tiom for kiom ĝis la 1970-aj jaroj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Afrika Bambaataa. Alirita 14a de decembro, 2018.
  2. 2,0 2,1 Afrika Bambaataa [Aasim, Kevin Donovan in Oxford Music Online]. Alirita 7a de septembro, 2016.
  3. Bogdanov, Vladimir. (2001) All Music Guide to Electronica: The Definitive Guide to Electronic Music, 4‑a eldono, Milwaukee, Wisconsin: Backbeat Books, p. [htt://archive.org/details/allmusicguidetoe00vlad/e/38 38]. ISBN 978-0879306281.
  4. Chang, Jeff. (2005) Can't Stop, Won't Stop: A History of the Hip-Hop Generation, 1‑a eldono, New York City: Picador St. Martin's Press, p. 63, 89, 91, 94–101, 141, 170, 182–183. ISBN 9780312425791.
  5. Shapiro, Peter, eld. (2000). Modulations: A History of Electronic Music. New York: Caipirinha Productions Inc. p. 152. ISBN 9781891024061.
  6. Afrika Bambaataa. Universal Zulu Nation. Arkivita el la originalo je 7a de julio, 2013. Alirita August 8, 2013. Arkivigite je 2013-07-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-07. Alirita 2019-10-28.
  7. . Afrika Bambaataa Steps Down as Zulu Nation Leader Amid Reports of Child Sexual Assault (9a de majo, 2016).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]