Afrika filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Senegala filozofo Sulejmane Baĉir Diagne.

Afrika filozofio estas la filozofia diskurso produktita de indiĝenoj el Afriko kaj iliaj posteuloj, inklude Afrik-usonanojn. Afrika filozofio prezentas ampleksan gamon de temoj simile al la Okcidenta kaj Orienta filozofioj. Afrikaj filozofoj povas troviĝi en la variaj akademiaj fakoj de filozofio, kiel metafiziko, epistemologio, morala filozofio kaj politika filozofio. Partikulara temo pri kiu multaj afrikaj filozofoj verkis estas pri libereco kaj kion signifas esti libera aŭ kiel propra sperto.[1] Filozofio en Afriko havas riĉan kaj varian historion, sed multo el tio perdiĝis laŭlonge de la historio.[2] Unu el la plej frua konata afrika filozofo estis Ptahhotep, nome antikva egipta filozofo. Komence kaj meze de la 20a jarcento, kontraŭkoloniismaj movadoj havis enorman efikon sur la disvovligo de diferenca afrika politika filozofio kiu havis rezulton kaj en la kontinento kaj en la afrikana diasporo. Bone konata ekzemplo de ekonomi-filozofiaj verkoj aperintaj el tiu periodo estis la socialisma filozofio Ujamaa proponita en Tanzanio kaj aliaj partoj de Orienta Afriko. Tiuj afrikaj kaj politikaj kaj ekonomikaj filozofiaj tendencoj havis rimarkindan efikon ankaŭ super la kontraŭkoloniismaj movadoj de multaj ne-afrikaj popoloj ĉirkaŭ la mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mucale, Ergimino Pedro (Fall 2015). "The Libertarian Paradigm in Ngoenha: A Contribution to the African Philosophy". Philosophia Africana. 17: 45–54.
  2. BBC (2010-01-13), Neglected African History - Lost Kingdoms of Africa Nubia - BBC4 Highlight, Jutuba filmeto, alirita la 13an de novembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • K.C. Anyanwu (kaj E.A. Ruch), African Philosophy: An Introduction, Catholic Book Agency 1981
  • Mubabinge Bilolo, Contribution à l'histoire de la reconnaissance de Philosophie en Afrique Noire Traditionnelle, (1978: Kinshasa, Facultés Catholiques de Kinshasa, Licence en Philosophie et Religions Africaines)
  • Mubabinge Bilolo, Les cosmo-théologies philosophiques de l'Égypte Antique. Problématiques, Prémisses herméneutiques et problèmes majeurs. Academy of African Thought, Sect. I, vol. 1, (1986: Kinshasa-Munich-Libreville, African University Studies)
  • Peter O. Bodunrin, Philosophy in Africa: Trends and Perspectives (1985: University of Ife Press)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]