Afrik-usonanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Afroamerikano)
Afrik-usonanoj
ethnic group by residency • etna komunumo • etno
etna komunumo • usonanoj • nigruloj • African diaspora in the Americas
usonanoj
Suma populacio
42020743
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
usona angla lingvoAfrikusona angla lingvo
Religio
protestantismokatolikismoislamo
vdr
Famaj afrik-usonanoj: Supre: W. E. B. Du Bois, Martin Luther King, kaj Barack Obama. Malsupre: Malcolm X, Rosa Parks, kaj Sojourner Truth.
Afrik-usona knabo en la ŝtato de Ohio, ĉirkaŭ 1942.

Afrik-usonanoj (angle African Americans) estas nomo de la afrikdevenaj civitanoj de Usono. Ili devenas plejparte de antaŭaj sklavoj: Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis sklavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808.

La afrikusona loĝantaro ege gravis en certaj momentoj de la Historio de Usono, ekzemple dum la Intercivitana Nordamerika Milito, la Afrikusona Civilrajta Movado aparte de la 1960-aj jaroj, de Martin Luther King ĝis la Black Panthers, kiel soldataro en la Milito de Vjetnamio ktp. Nuntempe en Usono jam la hispandevena estas la unua etna minoritato kaj la afrikusona la dua.

Esprimoj

Nuntempe African American (do "afrik-usonano") estas la plej kutima esprimo en formalaj kuntekstoj. Alia esprimo, ankaŭ uzata de la afrik-usonanoj mem, estas Black (nigra, nigrulo), kiu pro politikaj kialoj ofte estas majuskligita.[1]

La Esperanta esprimo "afrikamerikano" havas pli vastan signifon, ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la afrik-devenajn homojn en aliaj partoj de Ameriko: Estas multaj aliaj landoj en Ameriko kie granda parto de la loĝantaro aŭ eĉ la majoritato estas devena el afrikaj sklavoj alportitaj de eŭropanoj por labori en la novposedataj kolonioj kaj ĉefe dum la 17a kaj 18a jarcentoj, dum la 19a komenciĝis la kontraŭstaro al tiu komerco de sklavado. Nuntempe la afrikamerika loĝantaro, krom en Usono, estas en Brazilo, Karibio, anglaj ekskolonioj, kiel Jamajko, hispanaj ekskolonioj, kiel Kubo kaj Domingo kaj francaj ekskolonioj, kiel Haitio, kiu estis la unua ŝtato regata de tia loĝantaro majoritata tie.

La esprimo "afrik-usonanoj" ne estas aplikita al afrikaj enmigrintoj al Usono, kiuj identiĝas kun siaj respektivaj naciecoj; ĝi prefere rilatas ekskluzive al la posteuloj de sklavoj alportitaj al Usono en koloniaj tempoj.

Referencoj

  1. Vgl. Arndt, Hornscheidt: Afrika und die deutsche Sprache. (Afriko kaj la germana lingvo) Unrat, Münster 2003. ISBN 3-89771-424-8

Literaturo

  • Jack Salzman (eldonisto): Encyclopedia of Afro-American culture and history, New York, New York : Macmillan Library Reference USA, 1996.
  • Henry L. Gates kaj Evelyn Brooks Higginbotham (eldonistoj): African American Lives, Oxford University Press, 2004 — pli ol 600 biografioj.
  • John Hope Franklin, Alfred A. Moss Jr.: From Slavery to Freedom. A History of African Americans, McGraw-Hill Education 2001, standard work, unua eldono en 1947, germana traduko Von der Sklaverei zur Freiheit. Die Geschichte der Schwarzen in den USA. Propyläen Taschenbuch. Propyläenverlag, Berlin 1999. ISBN 3-548-26550-2
  • Darlene Clark Hine, Rosalyn Terborg-Penn kaj Elsa Barkley Brown (eldonistoj): Black Women in America: An Historical Encyclopedia, poŝlibra eldono, Indiana University Press 2005.
  • Susan Arndt, Antje Hornscheidt: Afrika und die deutsche Sprache. Ein kritisches Nachschlagewerk. Münster 2004. ISBN 3-89771-424-8
  • William Edward Burghardt Du Bois: The Souls of Black Folk., germana traduko „Die Seelen der Schwarzen“). Orange Press, Freiburg 2003. ISBN 3-936086-07-9
  • Karl Heinz Schönfelder: Schwarzer Bruder - Lyrik amerikanischer Neger. Reclam, Leipzig 1966.
  • Pierre Mélandri: Histoire des États-Unis contemporains, André Versaille éditeur,‎ 2008, 992 paĝoj (ISBN 978-2-87495-009-4)
  • Nicole Bacharan: Histoire des noirs américains, Éd. Complexe,‎ 1994, 335 paĝoj
  • Nicole Bacharan: Les Noirs américains. Des champs de coton à la Maison Blanche, Éd. du Panama,‎ 2008, 618 paĝoj
  • M. Fabre: Les Noirs Américains, PUF,‎ 1967

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj