Agah Efendi
Aspekto
| Agah Efendi | ||
|---|---|---|
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1832 en Yozgat | |
| Morto | 22-an de decembro 1885 (53-jaraĝa) en Ateno | |
| Lingvoj | turka • araba • persa • Osmanida turka vd | |
| Ŝtataneco | Otomana Imperio | |
| Familio | ||
| Gefratoj | Ahmet Şakir Paşa (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | ĵurnalisto verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Çapanzade aŭ Çapanoğlu Agah Efendi (1832–1885) estis otomana civila funkciulo, verkisto kaj ĉefredaktoro de gazeto kiu, kun sia kolego İbrahim Şinasi, publikigis Tercüman-ı Ahvâl ("Interpreto de Okazaĵoj"), nome unua gazeto de privatuloj fare de turkaj ĵurnalistoj, kaj enkondukis poŝtmarkojn en la Otomana Imperio.[1]
Li estas konata ankaŭ kiel membro de la Junaj Osmanidoj, reformisma sekreta societo kiu preparis la unuan enkondukon de konstitucia sistemo en la Imperio, kio rezultis en la mallongdaŭra Unua Konstitucia Epoko.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Agah Efendi". Arkivigite je 2017-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21an de marto 2020.


