Agoj de Pilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Juĝo de Pilato (1860), de Julius Schnorr von Carolsfeld.

La Agoj de Pilato estas apokrifo de la Nova Testamento koncernanta Pontion Pilaton verkita greklingve kun abundaj eroj en la latina, inter la duono de la 2-a jarcento kaj la duono de la 3-a jarcento. Malgraŭ tio, ke ĝi estas sendependa teksto, ekde la 5-a jarcento oni trovas ĝin unuigita kun la apokrifaĵo Evangelio laŭ Nikodemo, konsistigante la unuajn 11 ĉapitrojn de ĉi-lasta.[1].

Iom pri la historio de la dokumento kaj ĝiaj enhavoj[redakti | redakti fonton]

La teksto estas greklingva sed kun aldonaĵoj latinlingvaj, kio komprenigas, ke ĝin redaktis pluraj aŭtoroj. Greklingva estas la “raporto de Pilato al imperiestro Klaŭdio”, kiun la aŭtoro prezentas kiel apendicon: laŭ studuloj ĉiu ero datiĝus de la 2-a jarcento; tuj poste sekvas la latinlingvaj Agoj de Pilato: ĝia aŭtoro asertas, ke li legis oficialajn dokumentojn konservitajn en la pretorejo de Pilato (pro tio, kelkaj aludas ĉi tiun apokrifaĵon per la titolo "Aktoj de Pilato"). La kulpon de la kondamno de Jesuo la aŭtoro atribuas al la judaj juĝistoj, laŭ deklaro de Nikodemo (el tio fontis la kromnomo Evangelio laŭ Nikodemo). Tiu teksto ĝenerale ĉeestas en multaj kodeksoj kaj ĝi ĝuis grandan popularecon dum mezepoko kiel atestas ĝiaj multaj tradukoj kaj versioj en diversaj lingvoj.

Descendo al la lnfero. Liberigo de la justuloj (popola pentraĵo).

La agoj de Pilato estas dividita en diversaj sekcioj: la latinlingva descensus ad inferni (descendo al la infero) tamen ne ĉeestas en la grekaj versioj. La unua parto (ĉapitroj 1-11) rakontas la proceson kontraŭ Jesuo, laŭ maniero iom simila al tiu de la Evangelio laŭ Luko; la dua parto (ĉapitroj 12-16) rakontas pri la resurekto de Jesuo kaj la revivigo de du mortintoj post la resurekto de Jesuo.

Certa nombro da manuskriptoj entenas la latinlingvan apendicon pri la puno kontraŭ Pilato kaj la juĝistoj, puno ordonita de imperiestro Tiberio. En tiu parto estas i.a. skizita la formo plej antikva de la legendo de Sankta Veronika kaj estas ankaŭ rakonto pri la mirakla resaniĝo de Tiberio per lia simpla alrigardo al la bildo de Kristo. Al tiu ĉi rakonto oni referencas la komencon de la mito pri la Tuko de Edessa, multe disvastiĝinta en la kristana oriento.

Ĝenerale la Agoj de Pilato tendencas senkulpigi Pontion Pilaton, kvankam li ricevis punon de Tiberio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koncerne Pilaton [1].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • angle [5] Artikolo pri Pilato.
  • Evangelio laŭ Nikodemo aŭ Agoj de Pontio PIlato. La tuta anglalingva teksto: [6]