Agrivoltaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rizejo en Kamisu Japanio.

Agrivoltaikoagrivoltaismo[1] estas etaĝigita sistemo kiu asocias produktadon de fotovoltaika elektro kaj agrikultura produktado sur sama tersurfaco. La kunekzisto de sunpaneloj kaj de kulturoj implicas dividon de la lumo inter tiuj du tipoj de produktado. Pluraj kulturoj povas profiti de tiu procedo, ĉefe la produktado de fruktoj, same kiel iuj bredadoj (kortobirdo, ŝafaro…). INRA (Franca Nacia Instituto pri Agrikultura Esplorado) montris en Francio, ke la ombro alportita de la paneloj povas duobligi la kreskon de la herbo.

Ekde 1981, la agrivoltaismo estis amase konstruita en Japanio kaj ekde 2004 disvolviĝis ankaù en Azio kaj en Eŭropo.

Konceptado de agrivoltaismo[redakti | redakti fonton]

En 1981, Adolf Goetzberger kaj Armin Zastrow proponis la ideon de kunloĝado inter produktado de fotovoltaika elektro kaj agrokultura produktado por plibonigi la ĝeneralan rendimenton.

Kulturo kovrita de fotovoltaikaj paneloj, Efteling, Nederlando.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu vorto elvenas el AGRI+VOLT-A-ISMO : Povas esti ankaŭ Agrovoltaismo, kiam temas nur pri plantoj, fruktoj ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aperis artikolo pri tio en la revuo LA SAGO de Sat-Amikaro Nro 146 en decembro 2022