Saltu al enhavo

Aguiar da Beira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguiar da Beira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo • loĝloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 473  (2011) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 7° 32′ U (mapo)40.818008-7.541404 [+]
Alto 717 m [+]
Areo 206,77 km² (20 677 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Aguiar da Beira (Portugalio)
Aguiar da Beira (Portugalio)
DEC
Situo de Aguiar da Beira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguiar da Beira [+]
vdr
Pilorio de Aguiar.

Aguiar da Beira estas portugala urbeto, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Viseu Dão-Lafões de la Centra regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Aguiar da Beira, kun 206,75 km² de areo kaj 5 231 loĝantoj (2021), subdividita en dek fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Sernancelhe, oriente kun Trancoso, sudoriente kun Fornos de Algodres, sudokcidente kun Penalva do Castelo kaj okcidente kun Sátão.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (dolmeno), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio. De visigotoj kaj islamanoj ne restis restaĵoj.

Inter la loĝlokoj de la municipo, nur Aguiar da Beira havas statuson de vila (urbeto), dum la ceteraj estas aldeias (vilaĝoj). La municipo Aguiar da Beira ricevis foruon en 1258.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 10 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis ĉirkaŭ 5 000; tio estas, oni perdis ĉirkaŭ duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Aguiar da Beira havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Aguiar da Beira.
  • Aguiar da Beira e Coruche (sede)
  • Carapito
  • Cortiçada
  • Dornelas
  • Eirado
  • Forninhos
  • Pena Verde
  • Pinheiro
  • Sequeiros e Gradiz
  • Souto de Aguiar da Beira e Valverde

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Horloĝturo, Fontano Ameada kaj pilorio de Aguiar da Beira
  • Dolmeno (Casa da Moura) kaj pilorio de Carapito
  • Ponto de Candal (Ponte Portucamense, Ponte Portucalense) super la rivero Coja en Coruche
  • Sanktejo de Nossa Senhora dos Verdes en Forninhos
  • Pilorio de Pena Verde

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aguiar da Beira en la portugala Vikipedio.