Sátão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sátão
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 444  (2011) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 7° 43′ U (mapo)40.733333333333-7.7166666666667 [+]
Areo 202 km² (20 200 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sátão (Portugalio)
Sátão (Portugalio)
DEC
Situo de Sátão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sátão [+]
vdr

Sátão estas urbo de Portugalio, situanta en la oriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 4 000 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Sátão, kiu havas totalan areon de 201,94 km², kaj 11 030 loĝantojn (2021), subdividita en naŭ fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Moimenta da Beira kaj Sernancelhe, oriente kun Aguiar da Beira, sude kun Penalva do Castelo, okcidente kun Viseu kaj nordokcidente kun Vila Nova de Paiva. La teritorio estas trapasata de la rivero Vouga, dum la sidejo estas sude de la rivero kaj inter la urboj Penalva do Castelo sude kaj Vila Nova de Paiva norde, dum la ŝoseo 229 ligas kun Viseu sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Ferreira de Aves aŭ Turo de Ferreira de Aves.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La areo de Sátão estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Sátão ricevis foruon en 1111, kio faras la urbeton unu el la plej antikvaj municipoj en Portugalio laŭ tiu foruo havigita de Dom Henrique kaj Dona Teresa de Leono, kvankam tiam ĝi estis literumita Zalatane.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ preskaŭ 17 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 11 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Sátão havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Sátão.
  • Águas Boas e Forles
  • Avelal
  • Ferreira de Aves
  • Mioma
  • Rio de Moinhos
  • Romãs, Decermilo e Vila Longa
  • São Miguel de Vila Boa
  • Sátão
  • Silvã de Cima

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Blazondomego, nuna municipa biblioteko de Sátão (en la tabelbildo)
  • Kastelo de Ferreira de Aves aŭ Turo de Ferreira de Aves
  • Pilorioj de Ladário; de Castelo en Ferreira de Aves; de Casal do Meio; de Douro Calvo en Romãs; de Silvã de Cima
  • Dolmeno de Cas-Freires en Ferreira de Aves
  • Preĝejo de Santo André en Ferreira de Aves
  • Sanktejo de la Konvento do Senhor Santo Cristo da Fraga en Ferreira de Aves
  • Blazondomego Solar dos OlivasCasa Grande de Casfreires en Ferreira de Aves
  • Iama urbodomo de Rio de Moinhos
  • Sanktejo de Nossa Senhora da Esperança, kaj palaco Paço dos Bandeira en São Miguel de Vila Boa
  • Preĝejo de la iama Konvento de Nossa Senhora da Oliva en Sátão

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sátão en la portugala Vikipedio.