Saltu al enhavo

Moimenta da Beira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moimenta da Beira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 212  (2011) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 7° 37′ U (mapo)40.981944444444-7.6158333333333 [+]
Areo 219,97 km² (21 997 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Moimenta da Beira (Portugalio)
Moimenta da Beira (Portugalio)
DEC
Situo de Moimenta da Beira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moimenta da Beira [+]
vdr

Moimenta da Beira estas urbo de Portugalio, situanta en la nordoriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 843 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Moimenta da Beira, kiu havas totalan areon de 219,97 km², kaj 9 410 loĝantojn (2021), subdividita en 16 fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Tabuaço, sudoriente kun Sernancelhe, sude kun Sátão, sudokcidente kun Vila Nova de Paiva, okcidente kun Castro Daire, nordokcidente kun Tarouca kaj norde kun Armamar. La teritorio estas inter la rivero Távero oriente, la montaro Serra de Leomil norde kaj la rivero Paiva sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Biblioteko.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj megalitoj (dolmeno) troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas pluraj disaj restaĵoj. Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie.

La areo de Moimenta da Beira estis definitive konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro, kio sekurigis la zonon el atakoj fare de sudaj islamanoj.

Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Elstaras romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 10 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj pli ol 5 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis ĉirkaŭ duonon. Aktuale la ekonomio baziĝas sur agrikulturo, brutobredado kaj derivitaj produktoj, kiel pomoj, kolbasoj, fromaĝoj, kaŝtanoj, ktp.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Moimenta da Beira havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Moimenta da Beira.
  • Alvite
  • Arcozelos
  • Baldos
  • Cabaços
  • Caria
  • Castelo
  • Leomil
  • Moimenta da Beira (sidejo)
  • Paradinha e Nagosa
  • Passô
  • Pêra Velha, Aldeia de Nacomba e Ariz
  • Peva e Segões
  • Sarzedo
  • Sever
  • Vila da Rua
  • Vilar

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Pilorioj de Castelo, de Leomil, de Rua, de Sever, de Passô
  • Konvento de Nossa Senhora da Purificação (tabelfoto) kaj Blazondomo Solar das Guedes de Moimenta da Beira
  • Domo de Aquilino Ribeiro en Peva
  • Preĝejoj de Rua, de Ariz,
  • Blazondomo Solar de São Domingos de Sarzedo
  • Etnografia Muzeo de Arcozelo da Torre
  • Kapeloj de Leomil, de Paradinha, de Passô, de Sarzedo
  • Dolmeno de Lameiras en Pera Velha
  • Sanktejo de Santo Antão - Peva
  • Akvorezervejo de Vilar

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moimenta da Beira en la portugala Vikipedio.