Tabuaço

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabuaço
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 350  (2011) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 7° 34′ U (mapo)41.116666666667-7.5666666666667 [+]
Areo 133,86 km² (13 386 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Tabuaço (Portugalio)
Tabuaço (Portugalio)
DEC
Situo de Tabuaço

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabuaço [+]
vdr

Tabuaço estas urbo de Portugalio, situanta en la nordoriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 1 535 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Tabuaço, kiu havas totalan areon de 133,86 km², kaj 5 034 loĝantojn (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Sabrosa, oriente kun São João da Pesqueira, sudoriente kun Sernancelhe, sudokcidente kun Moimenta da Beira kaj okcidente kun Armamar. La teritorio estas sude de la rivero Douro kaj trapasata oriente de nordo suden de la rivero Távora, je kies bordo kuŝas la sidejo mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanika preĝejo de Barcos.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj (Citânia da Longa) kaj megalitoj (dolmeno de São Domingos inter aliaj) troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas pluraj disaj restaĵoj, inter kiuj produktejoj de vino kaj oleo.

Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Tabuaço estis definitive konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro, kio sekurigis la zonon el atakoj fare de sudaj islamanoj. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 11 000 loĝantojn en 1960, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 5 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Aktuale la ekonomio baziĝas sur agrikulturo (fruktoj kaj vino), tiukadra industrio kaj transformado de produktoj el brutobredado.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Tabuaço havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Tabuaço.
  • Adorigo
  • Arcos
  • Barcos e Santa Leocádia
  • Chavães
  • Desejosa
  • Granja do Tedo
  • Longa
  • Paradela e Granjinha
  • Pinheiros e Vale de Figueira
  • Sendim (vila)
  • Tabuaço
  • Távora e Pereiro
  • Valença do Douro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Preĝejoj de Barcos, de São Pedro das Águias en Granjinha,
  • Blazondomoj de Quinta de Santo António de Adorigo; Quinta do Monte Travesso de Barcos; de Sendim
  • Kastrumoj de Citânia da Longa
  • Pilorioj de Arcos, de Chavães, de Granja do Tedo, de Sendim, de Tabuaço, de Valença do Douro
  • Dolmeno de São Domingos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tabuaço en la portugala Vikipedio.