Sernancelhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sernancelhe
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 671  (2011) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 7° 29′ U (mapo)40.9-7.4833333333333 [+]
Areo 229 km² (22 900 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sernancelhe (Portugalio)
Sernancelhe (Portugalio)
DEC
Situo de Sernancelhe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sernancelhe [+]
vdr

Sernancelhe estas urbo de Portugalio, situanta en la nordoriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 1 755 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Sernancelhe, kiu havas totalan areon de 228,61 km², kaj 5 692 loĝantojn (2021), subdividita en 13 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Tabuaço kaj São João da Pesqueira, oriente kun Penedono kaj Trancoso, sude kun Aguiar da Beira, sudokcidente kun Sátão kaj nordokcidente kun Moimenta da Beira. La teritorio estas trapasata de la rivero Távora de sudo norden.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj megalitoj (dolmeno) troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas pluraj disaj restaĵoj. Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie.

La areo de Sernancelhe estis definitive konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro, kio sekurigis la zonon el atakoj fare de sudaj islamanoj. De tiu epoko estas la kastelo de Sernancelhe.

Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. La Ordeno de Malto estis hegemonia en la areo, kaj tial ĝi aperas en la municipa blazono.

Elstaras romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 10 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj pli ol 5 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis ĉirkaŭ duonon. Aktuale la ekonomio baziĝas sur agrikulturo, brutobredado kaj derivitaj produktoj, kiel pomoj, kolbasoj, fromaĝoj, kaŝtanoj, ktp.

Por la konstruado de la Akvobaraĵo de Vilar Faia estis subakvigita en la akvorezervejo kaj la loĝlokon oni rekonstruis aliloke.

Gravuloj rilataj al la loko[redakti | redakti fonton]

  • Egas Gosendes de Baião, en 1124 doni foruon al la loĝloko.
  • João Rodrigues, naskiĝinta en Sernancelhe, 1558, 1560 aŭ 1561, estis portugala jezuito, misiisto en Japanio, kaj lingvisto, kiu verkis la unuan japan-portugalan vortaron kaj la unuan gramatiko de la japana.
  • Sebastião José de Carvalho e Melo, Markizo de Pombal kaj Grafo de Oeiras (Sernancelhe, 13a de majo 1699 – Pombal, 8a de majo 1782) estis nobelo, diplomato kaj ŝtatisto kaj ĉefa reganto dum la regado de D. José la 1-a (1750-1777).
  • António Ribeiro Saraiva, batalanto kaj ideologo sekvanto de Mikaelo dum la Portugala Enlanda Milito, mortinta en ekzilo en Londono en 1890.
  • Aquilino Ribeiro (1885 en Carregal de Tabosa, Sernancelhe - 1963 en Lisbono) estis portugala verkisto, proponita por la Nobel-premio de literaturo en 1960. Respublikana, juna devis ekziliĝi al Francio pro sia opozicio al la monarkio, sed revenis en 1914. Poste, Salazar cenzuris liajn verkojn kaj li devis ekziliĝi denove.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Sernancelhe havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Sernancelhe.
  • Arnas
  • Carregal
  • Chosendo
  • Cunha
  • Faia
  • Ferreirim e Macieira
  • Fonte Arcada e Escurquela
  • Granjal
  • Lamosa
  • Penso e Freixinho
  • Quintela
  • Sernancelhe e Sarzeda
  • Vila da Ponte

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Ruinoj de la kastelo de Sernancelhe, Domo de la Ordeno de Malto, krucmonumentoj, pilorio kaj preĝejo de Sernancelhe
  • Sanktejo de Nossa Senhora da Lapa kaj preĝejo de Quintela
  • Pilorioj de Lapa, de Vila da Ponte
  • Monaĥejo de Nossa Senhora da Assunção de Tabosa kaj Konvento de São Bernardo de Tabosa en Carregal
  • Fonto kaj preĝejo de Ferreirim
  • Preĝejo, pilorio, palaco Paço da Loba kaj ponto en Fonte Arcada
  • Konvento de Nossa Senhora do Carmo kaj Preĝejo de Freixinho
  • Blazondomo de A. de Barros en Penso
  • Preĝejo de Sarzeda

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sernancelhe en la portugala Vikipedio.