Ahmet Kutsi Tecer
Ahmet Kutsi Tecer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ahmet Kutsi Tecer | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1901 en Jerusalemo | ||||
Morto | 23-an de julio 1967 (65-jaraĝa) en Istanbulo | ||||
Tombo | Zincirlikuyu Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | turka vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Istanbulo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto politikisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ahmet Kutsi Tecer (4a de Septembro 1901 – 23a de Julio 1967) estis turka poeto kaj politikisto.
Naskiĝinta en Jerusalemo, Tecer studis filozofion kaj ekkarieris kiel instruisto pri filozofio. Poste, li laboris en la Edukministerio kaj estis membro de la turka parlamento el 1942 ĝis 1946. En 1950, li iĝis administraciisto-konsilanto por la UNESCO, sed poste revenis al sia profesio de instruisto, kiun li praktikis ĝis sia retiriĝo en 1966. Li ekverkis poemojn tiom frue kiom ĝis la 1920-aj jaroj, kiuj estis publikigitaj en variaj gazetoj kaj poste kolektitaj en antologio nomita "Şiirler" en 1932. La poemoj estas en tradicia metriko kaj - kiel la teatraĵoj kiujn li ekverkis en la 1940-aj jaroj - temas pri patriotismo, estas iom folklorecaj, kaj kritikas reformismon kaj la ligojn kun Okcidento.