Aion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavima mozaiko prezentanta Geon (diinon teron), riĉe elaborita. La kvar infanoj prezezenta la kvar earojn. Romia mozaiko en vilao de Sentinum de la komenciganta tria jarcento. Giptoteko de Munkeno (n. W504).

Aion (greke: αἰών, el la arkaika αἰϝών), aŭ Eono, en la greka kosmogonio estis la personigo de la Tempo, kune kun tiu pli fama de Kronos, koresponda al la latina Saturno. Kultite kiel "Sinjoro de la lumo", ĝi reprezentas la senfinan tempon, kun plue la senfinan sinsekvon de la eraoj.

Desenaĵo en la mitrejo de Valerio Heraklo kaj filoj, dediĉita (180 post Kristo en Antikva Ostia - Italio). CIMRM 312).

Ikonografie skizita kiel leonkapa, kun tramane sceptro, ŝlosilo kaj fulmo, ĉirkaŭita de serpento kiu cirkaŭ lia korpo plenumas 7 turniĝojn kaj duonan, korespondantajn al la ĉielaj sferoj.

Kromaj mitologaĵoj pri Aion[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis egaligita al la dio de la tempo de la persa Zurvan. Kaj Eŭripido faras Aion filo de Kronos.
En iuj Eleŭzisaj Misteroj estis festata en Aleksandrio, la sesan de januaro, ĝia naskiĝo ĉe la sanktejo de la diino Koro al kiu estis atribuita la patrineco de la dio. En tiu okazo bildo de infano estis procesie portata de la templo al Nilo por havigi la akvon kiu poste transformiĝus al vino.
Heraklito diras: "Li estas infano kiu ludas kiel infano kaj formovas la figurojn sur la tabulo. La regno estas tiu de infano".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la biblia teologio, kaj pliofte en la kristana spekutativeco, ankaŭ la tempo estas kreita de kiel ĉiuj aliaj kreitaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • László Kákosy, (1964), "Osiris-Aion". Oriens Antiquus 3.
  • Arthur Darby, (Jan 1934), "A Vision of Mandulis Aion". The Harvard Theological Review 27 (1).
  • Zuntz, Günther, (1989), Aion, Gott des Römerreichs (in German). Carl Winter Universitatsverlag. ISBN 3533041700.
  • Zuntz, Günther, (1992), AIΩN in der Literatur der Kaiserzeit (in German). Verlag der Osterreichischen Akademie der Wissenschaften. ISBN 3700119666.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]