Aitolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aitolio
Historio-geografia regiono
region of ancient Greece • historia regiono [+]

LandoGrekio
- koordinatoj38° 37′ 0″ N, 21° 24′ 0″ O (mapo)38.61666666666721.4Koordinatoj: 38° 37′ 0″ N, 21° 24′ 0″ O (mapo)


Aitolio (Grekio)
Aitolio (Grekio)
DEC
Aitolio
Aitolio

Map
Aitolio
Vikimedia Komunejo:  Aetolia-Acarnania [+]
vdr

Aitolio (greke Αιτωλία - novgreke, Etolia - malnovgreke.) estas historia distrikto en centra Grekio. Ĝi limas kun distriktoj Akarnanio, Lokriso, Doriso kaj Epiro. Ĝi proksimume respondis al nuna orienta parto de la regiona unuo Aitolio-Akarnanio en la regiono Centra Grekio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aitolio estis en antikva epoko komence loĝata per negrekaj gentoj Pelasgoj, sed relative baldaŭ ĉi tie eksetlis Grekoj, prefere el Elido sur Peloponezo. Tiuj miksiĝis kun la indiĝena popolo kaj helenigis ĝin. Signifaj urboj estis Termoso, Kalidono kaj Naŭpaktoso.

Grekoj ĉi tie kreis al si Aitolan ligon, kiu ampleksis lokajn urbajn ŝtatojn, por defendi sin kontraŭ Aĥaja ligo kaj Makedonio. Sed tio ne sukcesis, ĉar tutan Sudan Grekion konkeris Makedonia reĝo Filipo la 2-a. Post morto de Aleksandro la Granda Aitola ligo renoviĝis, sed jam en la jaro 146 superregis ĝin romanoj.

En la 3-a kaj 4-a jarcentoj p.K. la regionon dezertigis gotoj. De la jaro 395 apartenis Aitolio al Orientromia imperio (bizanca imperio). Ĉi tiea loĝantaro estis pure kristana. En la 6-a jarcento Aitolion kaj tutan Grekion ruinadis slavoj. En Aitolio verŝajne ne ensetlis granda parto de slavoj, tiuj tra ĉi tie nur migris al Peloponezo. Tiel la loĝantaro ne devis forkuri.

En la 8-a jarcento Bizanco iom post iom Centran Grekion de slavoj liberigis. Aitolio ne estis aparte grava regiono, pro tio ĉi tie vivis relative simplaj homoj. Post falo de Bizanco en la jaro 1204 Aitolio transiĝis en grekan Epiran despotlandon, sed jam en la 15-a jarcento la teritorion konkeris turkoj kaj ekestis ĉi tie Sandĵak Karleli. En la 19-a jarcento la grekoj sukcesis batalakiri sendependecon, ĉe kio en Aitolio en revolucion engaĝiĝis prefere urbo Messolongi, kaj tiel ankaŭ Aitolio fariĝis parto de Grekio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aitólie en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]