Centra Grekio
Tiu ĉi artikolo traktas la administran "geografian regionon" Centra Grekio. Tiu unuo ne tute identas al la administra regiono Meza Grekio, pri kiu vidu en aparta artikolo. |
Centra Grekio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Historia regiono | |||||
| |||||
Lando | Grekio | ||||
- koordinatoj | 38° 30′ 36″ N, 22° 18′ 0″ O (mapo)38.5122.3Koordinatoj: 38° 30′ 36″ N, 22° 18′ 0″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 24 818,3 km² (2 481 830 ha) [+] | ||||
Areo | 24 818,3 km² (2 481 830 ha) [+] | ||||
Centra Grekio | |||||
Vikimedia Komunejo: Central Greece [+] | |||||
Centra Grekio (greke Κεντρική Ελλάδα, Kendrikí Elláda) estas historia regiono en Grekio kaj nuntempe estas ŝtata termino por administra "geografia regiono" (greke γεογραφικό διαμέρισμα, geografiko diamerisma). La regiono ampleksas la areon de la kontinenta parto de Grekio, kiu senpere post la sendependiĝo de la moderna ŝtato Grekio apartenis al ties ŝtata teritorio (escepte de la duoninsulo Peloponezo kaj inkluzive de la insulo Eŭbeo kaj la insulo de la provinca distrikto Pireo de Atiko. Grekoj ofte neformale laŭvorte nomas la teritorion "Kontinenta Grekio" (greke Στερεά Ελλάδα, Sterea Ellada, aŭ Χέρσος Ελλάς, Chersos Ellas), kvankam la vorto Στερεά Ελλάδα ankaŭ estas la nocio por la administra regiono Meza Grekio kaj do iom misgvidas. Plia nomo por la regiono estas Roŭmeli (greke Ρούμελη), de la turka vorto Vilayet Rumeli por "suda Balkano".
Al la regiono apartenas
- el la administra regiono Okcidenta Grekio la provinco Etolio-Akarnanio
- la administra regiono Atiko
- la administra regiono Meza Grekio kun la provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí):
Situo
[redakti | redakti fonton]La geografia regiono norde limas al la regionoj Epiro kaj Tesalio, sude al la duoninsulo Peloponezo, okcidente al la Ionia Maro kaj la Golfo de Korinto, kaj oriente al la Egea Maro.
Statistika regiono
[redakti | redakti fonton]Kiel statistika regiono de la normo NUTS-1, Centra Grekio ampleksas la administrajn regionojn:
- Epiro
- Ioniaj Insuloj
- Okcidenta Grekio,
- Meza Grekio kaj
- Peloponezo
Laŭ tiu normo, la administra regiono Atiko estas memstara statistika unuo.