Ajĥmanetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ajĥmanetoj" (angle: "Little Eichmanns") estas partoprenantoj en la socio kies agoj, kvankam individue ŝajne sendanĝeraj eĉ al ili mem, kolektive kreas detruajn kaj malmoralajn sistemojn, pri kiuj ili estas efektive kunkulpaj. La nomo venas de Adolf Eichmann, nazia burokrato, kiu senemocie helpis direkti la Holokaŭston.

La uzo de "Ajĥmano" kiel pratipo radikas en la ideo de Hannah Arendt pri la "banaleco de la malbono".[1] Laŭ Arendt en ŝia 1963-a libro Eichmann en Jerusalemo, Eichmann dependis de propagando prefere ol pensi por si kaj efektivigis naziajn celojn plejparte por antaŭenigi sian karieron. Ĉe sia proceso li ŝajnis havi ordinaran kaj banalan personecon, kvankam li montris nek kulposenton nek malamon. Ŝi sugestis ke tio plej okulfrape senkreditigas la ideon, ke la naziaj krimuloj estas psikopataj kaj fundamente malsamaj ol ordinaraj homoj.[2][3]

La ideo, ke la koncepto ĝuste priskribas Adolf Eichmann, la plejparton de nazioj, aŭ la plejparton de tiuj, kiuj laboras sub tiaj reĝimoj, estas kritikata de tiuj, kiuj argumentas, ke Eichmann kaj la plejparto de nazioj fakte estis profunde ideologaj kaj ekstreme antisemitaj, kun Eichmann aparte obsedata pri la judoj ekde juna aĝo.[4] La germana politika sciencisto Clemens Heni eĉ diras, ke la esprimo "bagateligas la Holokaŭston".[5]

La esprimo estis atribuita al la anarcho-primitivist verkisto John Zerzan el ties eseo "Whose Unabomber?" verkita en 1995. Tamen ĝi "certe estis ofte uzata jam en la 1960-aj jaroj", ĉar oni konas diversajn antaŭajn ekzemplojn.[6][7][8][9][10] Ĝi eminentiĝis en la usona politika kulturo plurajn jarojn post la atakoj de la 11-a de septembro 2001, kiam polemiko rezultis pro la 2003-a libro On the Justice of Roosting Chickens, kiu reeldonis simile titolita eseo, kiun Ward Churchill verkis tuj post la atakoj.[11][12][13][14][15] En la eseo, Churchill uzis la esprimon por priskribi teknokratojn laborantajn en la World Trade Center.[16]

Vidas ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (July 31, 2015) “Sleepwalker: Arendt, Thoughtlessness, and the Question of Little Eichmanns”, Social Philosophy Today 31. doi:10.5840/socphiltoday201573023. Alirita June 23, 2018.. 
  2. ARENDT, Hannah. (1977) Eichmann in Jerusalem. New York: Penguin Books.
  3. . On the Banality of Evil and 'Little Eichmanns'. Ahval (October 31, 2017).
  4. for example, see (17 August 2015) “Are We All Little Eichmanns?; The Killing Compartments: The Mentality of Mass Murder, Author: Abram de Swann New Haven, CT: Yale University Press, 2015, 332 pp”, Philisophia 44.1. doi:10.1007/s11406-016-9694-y. 
  5. (Fall 2008) “Secondary Anti-Semitism:From Hard-core to Soft-core Denial of the Shoah”, Jewish Political Studies Review 20, No. 3/4, p. 82. 
  6. MANN, Barbara Alice. (February 26, 2017) “And Then They Build Monuments to You”, Wielding Words Like Weapons: Selected Essays in Indigenism, 1995–2005. PM Press.
  7. ZERZAN, John. (2002) “Whose Unabomber?”, Running on Emptiness: The Pathology of Civilisation. Los Angeles: Feral House. ISBN 0-922915-75-X.
  8. DORNBERG, John. (1961) Schizophrenic Germany. MacMillan.
  9. SEXTON, Anne. (1967) “Live”, Live or Die. ISBN 978-0395081808.
  10. MUMFORD, Lewis. (1970) The Pentagon of Power: The Myth of the Machine, Vol. II. New York City: Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 0-15-163974-4.
  11. . Professor Under Fire For 9/11 Comments: Free Speech Furor Roils Over Remarks. Washington Post (February 5, 2005).
  12. . Ward Churchill Statement. Daily Camera (February 1, 2005). Arkivita el la originalo je 1 June 2013. Alirita 5 August 2015.
  13. CHURCHILL, Ward. (November 1, 2003) On the Justice of Roosting Chickens: Reflections on the Consequences of U.S. Imperial Arrogance and Criminality. AK Press. ISBN 978-1902593791.
  14. (Fall 2006) “Academic freedom and antiwar dissent in a democratic idiom”, College Literature 33.4. “Churchill was made notorious for views he expressed on 9/11 about the culpability of Americans, including the victims of the terrorist attacks at the World Trade Center and the Pentagon, whom he labeled 'little Eichmanns' rather than innocent civilians. When this provocative label was brought into focus three years later, in the superheated context of a coordinated and persistent national assault on academic freedom by the politically ascendant right, it prompted a rebuke of Churchill in a formal resolution passed by the Colorado House of Representatives and a call by the state's governor for Churchill to resign his position as professor of ethnic studies at the University of Colorado. The attack on Churchill motivated in turn a university investigation that concluded Churchill was operating within his right of free speech but should be investigated further for related charges of plagiarism and misrepresentation of his Native-American ethnicity.”. 
  15. (Spring 2006) “Disingenuous controversy: responses to ward Churchill's 9/11 essay”, Argumentation and Advocacy 42.4. 
  16. (September 2001) “'Some People Push Back': On the Justice of Roosting Chickens”, Pockets of Resistance 20. Alirita August 5, 2015..