Akademio de Finnlando
Akademio de Finnlando Suomen Akatemia Finlands Akademi | |
---|---|
registara organizaĵo | |
Informoj | |
fondodato | 1947 |
speco | ŝtata |
Situo | |
lando | Finnlando |
urbo | Helsinko, Finnlando |
Estraro | |
ĉefestro(j) | Heikki Mannila (en) (2012–2022) vd |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
Listoj | |
membro de | |
| |
jura formo | Valtio ja sen laitokset vd |
La Akademio de Finnlando, ankaŭ Finna Akademio (oficiale: finne Suomen Akatemia, svede Finlands Akademi), estas scienca organizaĵo de Finnlando fondita en 1947 kaj bazita en Helsinko.
Ĝi estas ŝtatiniciata organo por scienco kaj esplorado en Finnlando kaj raportas al la Ministerio pri Edukado kaj Kulturo (petus- ja kulttuuriministeriö/Undervisnings-och kulturministeriet). La jura bazo estas leĝo de 1947. Ĝi komencis sian laboron en 1948 kaj komence ekzistis ĝis 1969, hodiaŭ konata kiel la "Malnova Akademio". En 1970 ĝi estis lanĉita denove sub la sama nomo.
La akademio ne nur kunvenigas plej bonajn finnajn sciencistojn, plej altnivela scienca esplorado estas subtenata de efikeco-orientita longperspektiva financado kiel parto de la finna "Elstara Initiativo". Ĝi ankaŭ klopodas por establi internaciajn kontaktojn kaj funkciigas duflankajn esplorajn programojn kun partneroj kiel ekzemple la akademia servo Deutscher Akademischer Austauschdienst (DAAD) de Germanio ekde 1993. Kiel formo de esplorfinancado, la Akademio de Finnlando aljuĝas provizorajn, prestiĝajn postenojn kiel "akademia profesoro" (akatemiaprofessor/akademiprofessor) kaj "akademia esploristo" (akatemiatutkija/akademiforskare), apud financitaj projektoj subtenantaj eksajn studentojn post akiro de sia doktoriĝo.