Saltu al enhavo

Akamaraĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akamaraĉi
montovulkano
Alteco

6 046 m

Geografia situo 23° 18′ S, 67° 37′ U (mapo)-23.295833333333-67.617222222222Koordinatoj: 23° 18′ S, 67° 37′ U (mapo) f4
Akamaraĉi (Ĉilio)
Akamaraĉi (Ĉilio)
DEC
Situo de Akamaraĉi
Map
Akamaraĉi
vdr
Akamaraĉi vidita el la nordo.

Akamaraĉi aŭ en hispana Acamarachi (konata ankaŭ kiel Pili[1]) estas 6 046 m alta vulkano en norda Ĉilio.[2] En tiu parto de Ĉilio, ĝi estas la plej alta vulkano.[3] Ties nomo signifas "nigra luno".[4] Ĝi estas vulkano de la Centra Vulkana Zono de Andoj, nome zono de forta vulkana aktiveco dum la lastaj milionoj de jaroj. Malnovaj vulkanoj en la areo estas bone konservitaj, pro la seka klimato.

Akamaraĉi mem estas konus-forma vulkano kun deklivaj supraj flankoj kaj lafokupolo en sia norda flanko. Kvankam ne estas indiko de historia aktiveco kaj la flankaj lafofluaĵoj estas malnovaj, kelkaj lavofluaĵoj ĉirkaŭ la pintokratero kaj aliaj lafofluejoj norde de Akamaraĉi sur la montselo inter Akamaraĉi kaj la vulkano Kolaĉi povas esti postglaciaj laŭ aĝo. Akamaraĉi estas formita de andezitaj kaj dacitaj rokoj.

Akamaraĉi montras Inkaan montosanktejon sur kiu oni trovis kelkajn statuetojn. Unu ina statueto estas farita el arĝento, alia maskla estas farita el molusko Spondylus. Ambaŭ el tiuj statuetoj troviĝis kun miniaturaj vestaĵoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Acamarachi". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. Synonyms & Subfeatures [1] Alirita la 20an de Januaro 2017., Synonyms & Subfeatures
  2. (9 February 2011) Volcanoes of the World: Third Edition. University of California Press. ISBN 978-0-520-94793-1.
  3. "Acamarachi". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. Synonyms & Subfeatures [2] Alirita la 20an de Januaro 2017.
  4. Roberto Lehnert Santander. (2000) Mitos y creencias del mundo atacameño (hispane). Universidad de Antofagasta, Instituto de Investigaciones Antropológicas.
  • Agüero, Carolina P. (2000). "Fragmentos para armar un territorio. La textiler í a en Atacama durante los per í odos Intermedio Tardío y Tardío" (PDF). Estudios Atacameños (hispane) (20). [3] Arkivigite je 2016-08-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Aŭgusto 2016.
  • Thomas Besom (15a de Aprilo 2013). Inka Human Sacrifice and Mountain Worship: Strategies for Empire Unification. UNM Press. ISBN 978-0-8263-5308-5. [4]
  • Penny Dransart (1995). Elemental Meanings: Symbolic Expression in Inka Miniature Figurines (PDF). Institute of Latin American Studies. ISBN 978-1-900039-00-0. [5]
  • Biggar, John (2005). The Andes: A Guide for Climbers (3a eld.). Andes Publishing (Scotland). 304 pp. ISBN 0-9536087-2-7.
  • González-Ferrán, Oscar (1995). Volcanes de Chile. Santiago, Chile: Instituto Geográfico Militar. 640 pp. ISBN 956-202-054-1.
  • The Highest Lakes in the World, [6] Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 20an de Januaro 2017.