Akena Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongresa monumento en Akeno

La Akena Kongreso (france: Congrès d'Aix-la-Chapelle) okazis inter la 29.9. kaj la 21.11.1818[1] en la urbo Aachen. Temis pri interkonsenttrovo pri mezuroj farotaj por malhelpi demokratiaj movadoj en Eŭropo post la novordigoj de la Viena kongreso. Ĝi konsideratas la unua de kvar sinsekvaj kongresoj de monarĥoj[2] kaj pasis tute harmonie inter la partoprenintoj (kio inter la eŭropaj monarĥioj poste ne plu eblis).

Ĉeestintoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenis ĝin krom la Sankta Alianco (Aŭstrio, Prusio, Ruslando) ankaŭ la Unuiĝinta Reĝolando kaj Franclando. La menciitajn ŝtatojn reprezentis caro Aleksandro la 1-a (Rusio) (akompanite de Karl Robert von Nesselrode, Miĥail Voroncov kaj Ioanis Kapodistrias), reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio), imperiestro Francisko la 1-a (Aŭstrio) (akompanite de Christian Günther von Bernstorff, Klemens von Metternich kaj Karl August von Hardenberg); por Britio Arthur Wellesley, 1-a duko de Wellington kaj Robert Castlereagh; por Franclando Armand-Emmanuel du Plessis de Richelieu.

Decidoj[redakti | redakti fonton]

La rusa caro submetis al la aliaj alarmigan skribaĵon pri la aktuala stato de Germanujo. En ĝi postulitis severaj reguligoj por observi danĝerajn modernemajn tendencojn de la germanoj kaj de la germanaj altlernej(an)oj. Surbaze de ĝi iĝis la Rezolucioj de Karlsbad 1819 kaj la t.n. Persekuto de la demagogoj.

En kontrakto kun Francujo reguliĝis fine la kondiĉoj rezultantaj el la Dua pariza packontrakto (1815). Oni interkonsentis pri tuja retiro de la okupadtrupoj disde franca teritorio (kio iam planitis ne antaŭ la jaro 1820!) kaj la redukto de la reparacioj de inter 1818 kaj 1820 (de 280 al 265 milionoj da frankoj). En konvencio la kvar venkintaj potencoj (Aŭstrio, Prusio, Ruslando kaj la Unuiĝinta Reĝolando) esprimis la volegon subtenadi kaj - en kazo de neceso - eĉ armile protekti la en Francujo ĵus reenkondukitan monarĥian reĝimon de la Burbonoj.

Krome oni fiksis ke Francujo denove regule partoprenu internaciajn kunvenojn kaj egalrange kundecidu. Tiamaniere post mallonga tempo post la venko kontraŭ la tirano Napoleono Francujo ree iĝis, post ŝuldpardono, unu el la kvin grandaj eŭropaj potencoj ene de la Eŭropa Koncerto. La protokolo de la Akena Kongreso akceptitis en la 15.11.1818.[3] Tie proklamitis la solidarieco de la kongresintoj rilate la daŭrigon de trankvilo, fido kaj bonaj moroj en Eŭropo ŝanĉeliĝintaj dum turbulemaj tempoj.

Ankaŭ oficiale konfirmitis la akcepto de la ekde 1815 en Eŭropo validaj landlimaro kaj sociaj situacioj. Antaŭe kelkaj aliaj aferoj ordigitis, ekz. gravaj demandoj pri sklavkomerco. Ankaŭ finiĝis kvereletoj landlimaj inter Badeno kaj Bavario koncerne la palatinatan teritorion situantan ĉe la dekstra bordo de Rejno - en favoro de la Grandduklando Badeno.

Krome, kvazaŭ evoluo de la praktikoj de la Viena kongreso, starigitis kaj establitis la diplomatia rangordo (kiu validas ĝis hodiaŭ).[4] Tio koncernis ekz. la principon de laŭaĝa ordo (de la legatejoj) kaj la ordo de la ŝtatnomoj laŭ la franca versio.[5]

Memorado[redakti | redakti fonton]

Multas en Akeno mem la memoriloj pri tiu ĉi kongreso: Kongresa monumento/Kongreßdenkmal, stratoj Kongreßstraße, Alexanderstraße kaj Franzstraße, placo Friedrich-Wilhelm-Platz kaj la Kaisersruh-bieno. Ankaŭ memormedalo eldonitis.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stella Ghervas, Réinventer la tradition. Alexandre Stourdza et l’Europe de la Sainte-Alliance. Honoré Champion, Paris 2008, ISBN 978-2-74531-669-1
  • Mark Jarrett: The Congress of Vienna and its Legacy: War and Great Power Diplomacy after Napoleon. I. B. Tauris & Company, Ltd., London 2013, ISBN 978-1-78453-056-3.
  • Heinz Duchhardt: Der Aachener Kongress 1818. Ein europäisches Gipfeltreffen im Vormärz. Piper, München 2018, ISBN 978-3-492-05871-1.

Ekseraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aachener Kongress en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elisabeth Fehrenbach: Vom Ancien Régime zum Wiener Kongress. Oldenbourg Verlag, 2001, ISBN 9783486497540, p. 134
  2. La tri aliaj estis la Princa kongreso de Opava (1820), la Labaka Kongreso (1821) kaj la Verona Kongreso (1822).
  3. Bildo de la finaj aktoj troviĝas ekz. ĉe Carlos Calvo: Le droit international théoretique et pratique précédé d’un exposé historique des progrès de la science du droit des gens. Kvina eldono, Rousseau, Parizo 1896, vol. 3, p.183-184
  4. Artikolo Aachen, Kongreß von. Ĉe: Konrad Fuchs, Heribert Raab: dtv-Wörterbuch zur Geschichte, Bd. 1: A – Konv. Deutscher Taschenbuch-Verlag, München, dua eldono 1975, ISBN 3-423-03036-4, p. 37–38.
  5. Wolfgang Burgdorf: Warum die Mächte fortan auf das Zeremoniell verzichteten, Focus Online, 19.10.2014
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-11-04. Alirita 2021-11-04.