Akriloilfentanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egiptenilo
Kemia formulo
C22H26N2O
Akriloilfentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Akriloila fentanilo
Akriloilfentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Akriloila fentanilo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Egiptenilo
  • Akriloila fentanilo
CAS-numero-kodo 82003-75-6
ChemSpider kodo 8490316
PubChem-kodo 10314851
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 334,46132 g mol−1
Denseco 1,098 g/cm−3
Fandpunkto 118°C [1]
Bolpunkto 451,8°C [2]
Acideco (pKa) 8,92
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 317 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H310, H317, H330, H334, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+316, P302+352, P304+340, P316, P319, P320, P321, P330, P333+313, P342+316, P361+364, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Akriloilfentaniloakriloila fentanilo estas tre potenca opioida analgeziko kiu estas analogaĵo de fentanilo kaj estas vendata interrete kiel sintezo medikamento. En bestostudoj la IC50[3] aŭ duona maksimuma inhibicia koncentriĝo por akriloilfentanilo por delokigi naloksonon[4] estas 1.4 nM, estante iomete pli potenca ol fentanilo mem (1.6 nM) samkiel havante pli longan agodaŭrecon.

Aldonaj efikoj de fentanil-analogaĵoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdamaĝaj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj en la antaŭaj sovetiaj respublikoj ekde la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre ekaperas.

Ĉar akrilamidaj derivaĵoj ofte estas uzataj en drogeltrovaĵo por produkti kovalentajn inhibitorojn kiuj ligos senrevene al ĝia celo, akrilfentanilo estas konsiderata naloksono-rezista. Tamen, akutaj toksecoj kun akriloilfentanilo sur musoj minacitaj per naloksono (2 mg/kg) montris ke akriloilfentanilo povas esti delokigita de la opioida ricevilo.

Akrilfentanilo estis ligita al 20 mortoj en Svedio same kiel du mortoj en Danio en somero 2016.

Akrilfentanilo estas kontrolata substanco en Usono. En 16 aŭgusto 2016, ĝi estas kontraŭleĝa medikamento en Svedio.

Akrilfentanilo estas uzata en medicino kiel aldono al ĝenerala anestezo dum kirurgio kaj doloro-administrado. Trovata en la drogmerkato sub la likva kaj tablojda formo, malpli ofte en pulvoro aŭ kapsula formo, kaj estas prenita naze (kiel naza solvaĵo aŭ per snufado), buŝe aŭ per intravejna injekto.

Fentanilo kaj ĝiaj analogoj estis detektitaj en enhospitaligoj, neprudentaj ŝoforoj, kaj en kazlaboro per mortenketo. La triado de la opioidaj simptomoj, depresio de la CNS, miozaj pupiloj kaj spira depresio estas oftaj klinikaj signoj trovitaj en kazoj ĉeestantaj en la fakoj pri urĝohelpeco (ED aŭ angle: Emergency Departments).

Krom tio, signoj de tiksiĝo (dormemo, neatentemo, malrapidigitaj refleksoj) kondukantaj al kogna kaj psikomotora malfortiĝo estis dokumentitaj. La malfortikigaj efikoj de la opioidoj ankaŭ povas esti pligravigitaj kiam kombinitaj kun aliaj CNS-depresaĵoj kiel ekzemple alkoholo aŭ benzodiazepinoj. Fentanilo kaj ĝiaj analogoj devas esti konsiderataj de la hospitalaj teamoj, urĝohelpaj respondantoj, medicinaj ekzamenantoj, morto-enketistoj kaj policistoj kiam ili enketas ŝajnajn opioidajn toksecojn, precipe kiam hospitalaj imunotest-bazitaj testoj estas negativaj, aŭ supozeble pozitivaj rezultoj ne povas esti konfirmitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EPA United States Environmental Protection Agency
  2. Chemical Book
  3. Averaĝa Inhiba koncentriĝo aŭ IC50 estas mezuro kiu indikas la efikecon de kunmetaĵo por inhibado de la biologia funkcio de determinita substanco.
  4. Naloksono, estas medikamento uzata por inversigi aŭ redukti la efikojn de la opioidoj.