Akvofalo de Hviezdoslav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvofalo de Hviezdoslav
de Hviezdoslav
akvofalo
Lando Slovakio
Rivero Verda torento
Montaro Altaj Tatroj
Parto de lando Norda Slovakio, Distrikto Poprad
Alteco 20 m
Alto super la marnivelo 1 575 m
Geografia situo 49° 10′ 0″ N, 20° 7′ 0″ O (mapo)49.16666666666720.116666666667Koordinatoj: 49° 10′ 0″ N, 20° 7′ 0″ O (mapo)
Akvofalo de Hviezdoslav (Slovakio)
Akvofalo de Hviezdoslav (Slovakio)
DEC
Akvofalo de Hviezdoslav
Akvofalo de Hviezdoslav
Situo de Akvofalo de Hviezdoslav
Map
de Hviezdoslav
Kvanto de ŝtupoj 1
Larĝeco 2 m
Speciala protektado Nacia naturrezervejo Bielovodská dolina
Aparteno al proktekita areo Nacia parko Vysoké Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Akvofalo de Hviezdoslav (slovake Hviezdoslavov vodopád) estas akvofalo en valo (slovake Bielovodská dolina) (esperante: Valo de blanka akvo) en montaro Altaj Tatroj en distrikto Poprad en Slovakio. Ĉi valo troviĝas en la norda parto de la montaro. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia naturrezervejo. Tuta teritorio apartenas al vilaĝo Tatranská Javorina kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La nomon ĝi havas laŭ granda slovaka poeto P.O. Hviezdoslav.

La akvofalon kreas Zelený potok (esperante: Verda torento) en la alteco 1575 m.s.m., kiu elfontas de Zelené pleso (esperante: Verda lago) kaj kiu apartenas al riverbaseno de Poprad. Alteco de akvofalo estas 20 m kaj ĝia larĝeco sur la trafaleĝo estas 2m. Rokaĵo en kiu estas kreita akvofalo estas granodiorito. La akvofalo falas tra sojlo de supra estinta glaciara valo kaj estis kreita post la retiriĝo de glaciaro el la montaro post la fino de lasta glacia epoko.

Rigardo sur fino de la valo kaj sojlo tra kiu falas Verda torento (dekstre sube, kiel blanka streko) kaj kreas la akvofalon; maldekstre supren Gerlachovský štít kaj Batizovský štít (meze) (rigardo de nordo)

.

Aliro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe akvofalo estas ne alirebla por vizitantoj pro la naturprotekto sed estas videbla de turista piedvojeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de slovakaj akvofaloj

Fonto de informoj + bildo de akvofalo[redakti | redakti fonton]

Paĝaro de Stata protekto de naturo de Slovakio pri slovakaj akvofaloj (slovake):