Akvokastelo Dobitschen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akvokastelo Dobitschen

Dobitschen-moated castle.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 57′ 21″ N, 12° 16′ 51″ O (mapo)50.95575712.280858Koordinatoj: 50° 57′ 21″ N, 12° 16′ 51″ O (mapo)
Situo de Akvokastelo Dobitschen
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La flanko suda

Akvokastelo Dobitschen (germane: Wasserschloß DobitschenBachoffsches Schloß) estas akvokastelo kaj frua kavalirbieno en Dobitschen en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio estis en la jaro 1204-a, kiam Henriko de Dobitschen starigis la preĝejon. Post la formorto de la senjoroj de Dobitschen je la fino de la 16-a jarcento estis pluraj posedantaj ŝanĝoj. Inter 1692 kaj 1945 ĝin proprietis anoj de la familio Bachoff von Echt.[1] Ĉar en 1692 estis akirinta la tuton la saksia-gotaa sekreta konsilisto Johano Frederiko la 1-a grafo Bachoff de Echt el la manoj de heredantoj de la Schauroth-oj. En 1714 Dobitsĉen kun aliaj posedaĵoj de la Bachoff-oj unuiĝis je familia fideikomiso. La baroka alikonstruado estiĝis en 1696.

Post 1836 la garbejo malkonstruitis, la bestejo plilongigitis eosten, la granda akvaĵo en la kavalirbiena ĝardeno forigitis. Estiĝis nova ŝafejo kaj nova maltejo por la bierfarejeto.

Dum la jaroj 1859/61 estiĝis forcejo ĉe la nordorienta fino de la plezurĝardeno kaj en 1865/66 alkonstruitis brikejo kun brikista loĝejo. Inter 1880 kaj 1912 luprenis la tuton Edwin Schellenberg el Naundorf kiu fondis la grenejon en Dobitsĉen kaj apogis la Raiffeisen-kreditdonsocieton. Pli profundaj alikonstruoj estis en 1880 per novaj bovejo kaj ĉevalejo, la malkonstruo de la pordega domo kaj la starigo de novaj ekonomiaj ejoj. La brikejo funkciis ĝis 1905 kaj en 1910 venis elektra kurento tien kaj modernaj sanitaraj instalaĵoj. Ĝis 1918 malkonstruitis la pordego kaj la ĉevalejo. Post la morto de Ulrchĉ Bachoff von Echt ekposedis ĝin en 1927 Fritz Schellenberg. Li tiel bone aranĝis ĉion ke la multo da ŝuldoj malaperis ĝis 1945. En 1945 ŝtatigis la tuton la komunistoj.

La ensemblo sendamaĝe ĝis hodiaŭ konserviĝis - kio tre unikas! - kaj bonege videblas la transiro de baroka akvokastelo je pli malfrua utiligo.[2] La kastelon posedas ekde 2000 privatulo; antaŭe la bienon uzis i.a. la agrikultura kooperativo kaj la muziklernejo de Schmölln.[3] Okaze de fajro la 7-an de aprilo 2004 la monumentprotektitaĵo damaĝitis.

La ĝardeno[redakti | redakti fonton]

Okaze de la konstruo de la nova baroka kastelo oni ekkonstruis ankaŭ plezurĝardenon por havigi al si ripozuman kaj fortimpresigan areon. La kastelo havis ĉe tri flankoj foson; el la fenestroj eblis spekti la geometrian akvan supraĵon kaj la mure ĉirkaŭitan "paradizon". Eble estis estinta surloke jam antaŭe renesanca ĝardeno detruite fajrege en 1665. Parto de la ĝardeno ankaŭ servis por provizado. En 1912 oni alkonstruis al la garbejo ĝardena ankaŭ kelon glacian por deponi varojn putriĝemajn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg Verlag 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 17.
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 83-84
  3. h-immer-tut-alles-sehr-weh-Wassersc hloss-in-Dobitsc hen-1072768782 Wasserschloss in Dobitschen[rompita ligilo] ĉe otz.de, 9.6.2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]