Al-'Ula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-'Ula
urboarkeologia lokoadministra teritoria unuosetlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 32 413  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 37′ N, 37° 55′ O (mapo)26.608481337.9242897Koordinatoj: 26° 37′ N, 37° 55′ O (mapo) [+]
Alto 692 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Al-'Ula (Sauda Arabio)
Al-'Ula (Sauda Arabio)
DEC
Al-'Ula
Al-'Ula
Situo de Al-'Ula

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al-'Ula [+]
vdr

Al-ʿUla (arabe العلا) estas oazo en la regiono Medino, nord-okcidente de Saudarabio, situante proksimume 200 km sud-okcidente de Taymā’ kaj je 400 km nord-okcidente de Medino, en kiu situas la arkeologia loko Mada'in Saleh. Tial ĝi foje estas nomata la saudaraba Petra (Jordanio).

La aglomeracio de Al-ʿUlā, la sola en tiu regiono, kalkulas 40 000 loĝantojn.

Al-ʿUlā estis la ĉefurbo de la reĝlando de Lihian, sur la vojo de la incenso.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Mada'in Saleh, listigita en la Listo de monda heredaĵo de Unesko, situas je 23 km norde de la centro de Al-‘Ulā. Ĝi ŝirmas vestiĝojn de epoko lihianita, nabatea, poste roma.

Disvolva plano[redakti | redakti fonton]

Por akceli turismon kaj akiri pli grandan allogadon, la Reĝa Komisiono pri Al-'Ula trejnis 200 saudarabajn gejunulojn varbitaj el la regiono Al-'Ula (ĉiuj en mezlerneja aĝo aŭ en sia unua jaro kiel universitataj studentoj, kaj dividitaj samnombre inter knaboj kaj knabinoj) spertis trejnadon pri la temoj de gastamo, lernado de novaj lingvoj, studado de agrikulturo, akvoteknologio kaj esplorado de la kultura, socia kaj naturhistorio de ilia hejmregiono[1].

En tiu ĉi kunteksto estas planata troglodita hotelprojekto farita de la franca arkitekto Jean Nouvel[2]. La Centro Pompidou Al-Ula estas aneksaĵo de la pariza muzeo Centre Pompidou, kiu devas malfermi tie en 2027-2028.

Flughaveno Princo Abdul Majeed bin Abdulaziz[redakti | redakti fonton]

Princo Abdul Majeed bin Abdulaziz Internacia Flughaveno estis decida parto de la disvolva strategio de la Reĝa Komisiono por Al-'Ula, kiu antaŭvidis igi ĝin tutmonda celloko por kulturo kaj turismo. En marto 2021, la flughavenprojekto estis aprobita, kune kun kapacito ricevi 15 komercajn flugojn samtempe. Plie, la kapacito de la terminalo kvarobliĝis de 100 000 al 400 000 pasaĝeroj[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Anna Pukas, A new era dawns for Saudi Arabia’s ancient cities of Al-Ula, Arab News, la 19-an de decembro 2019
  2. (fr) Claire Bommelaer, Site Al-Ula en Arabie saoudite : le patrimoine avant tout, Le Figaro,‎ la 31-an de marto 2019.
  3. (en) Reuters, Saudi Arabia to allow international flights to land at Al-Ula airport, la 4-an de marto 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]