Al-Adid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Adid
Fatimida Kalifo
Persona informo
العاضد لدين الله
Naskiĝo 16-an de majo 1151 (1151-05-16)
en Kairo,  Fatima kaliflando
Morto 13-an de septembro 1171 (1171-09-13) (20-jaraĝa)
en Kairo,  Fatima kaliflando
Religio islamo vd
Familio
Dinastio Fatimidoj vd
Patro Al-Zafir vd
Profesio
Okupo kalifoguberniestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abū Muḥammad ʿAbd Allāh ibn Jūsuf (en araba: أبو محمد عبد الله بن يوسف‎; 1151–1171), pli bone konata per sia reganta nomo al-ʿĀḍid li-Dīn Allāh (en araba: العاضد لدين الله‎, laŭvorte 'Subtenanto de la dikredo'), estis la 14-a kaj lasta kalifo de la Fatimida dinastio, kaj la 24-a imamo de Hafizia Ismailismo, reganta de 1160 ĝis 1171.

Li alvenis al la trono estante ankoraŭ infano, kaj pasigis sian regadon kiel pupo en la manoj de variaj potencaj homoj kiuj estis veziroj, kaj estis nur atestanto de la falo de la Fatimida Kaliflando. Dum lia regado, kaj la krucmilita Jerusalema reĝlando kaj la Sunaisma reganto de Sirio nome Nur al-Din venis al luktado en Kairo profite de la malfortigo de la Fatimida ŝtato por la plenumo de siaj postuloj al la lando. Dum ioma da tempo, la veziro Ŝaŭar klopodis kunfronti unu partion kontraŭ la alian, sed en Januaro 1169, la generalo de Nur al-Din nome Ŝirkuh finfine sukcesis elpostenigi Ŝaŭar kaj okupi Kairon. Kvankam li mortis tuj poste, li estis sukcedita de sia nevo, Saladino, kiu ne nur plifirmigis sian povon super Egiptio, sed ankaŭ sukcesis malmunti la fatimidan reĝimon. Fatimidaj lojaloj estis forigitaj el la armeo, kaj Ismailismo estis laŭgrade abolita kiel la ŝtata religio favore al Sunaisma Islamo, kio rezultis en la oficiala proklamo de la Abasida suvereneco en Septembro 1171. Al-Adid mortis kelkajn tagojn poste. Lia familio estis tenita en hejma arestado, kaj Ismailismo estis persekutita de la nova Ajubida reĝimo de Saladino, tiel ke unu jarcenton post la falo de la Fatimida reĝimo, ĝi preskaŭ estis malaperinta el Egiptio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]