Aladár Aujeszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aladár Aujeszky
Aladár Aujeszky01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1869 (1869-01-11)
en Budapeŝto
Morto 9-an de marto 1933 (1933-03-09) (64-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Lipót Aujeszky
Okupo
Okupo bestokuracisto • patologo • mikrobiologo • verkisto de nefikcio
Information icon.svg
vdr

Aladár Aujeszky [aŭjeski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Aujeszky Aladár estis hungara kuracisto, bestkuracisto, mikrobiologo, profesoro. Estis li, ki enkondukis en Hungario la vakcinon pro rabio. Lia filo estis László Aujeszky.

Aladár Aujeszky [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 9-an de marto 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Aujeszky abiturientis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1887, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1892, en la sekva jaroj bestkuracistan diplomon en altlernejo. Post siaj studoj li laboris en Malsanulejo Rókus, poste en kliniko. En 1897 li ekinstruis en la universitato, post 3 jaroj en la bestkuracista altlernejo. En 1902 li malkovris malsanon, poste ĝi portis la nomon Aujeszky. Ekde 1907 li gvidis bakteriologian instituton, en la sama jaro li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo Aujeszky

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A veszettséggel összetéveszthető, oktanilag ismeretlen fertőző betegségről (1902)
  • A baktériumok természetrajza (1912)
  • Általános bakteriológia (1924)
  • A háziállatok veszettség elleni ojtásának harminc éve (1932)

Fontoj[redakti | redakti fonton]