Aladár Kovácsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Kovácsi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1932 (1932-12-11)
en Budapeŝto
Morto 8-an de aprilo 2010 (2010-04-08) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Éva Ferencz
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • ginekologo
vdr

Aladár Kovácsi [kovAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovácsi Aladár estis hungara moderna pentatlonisto, skermisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, ginekologo. Lia edzino estis Éva Ferencz.

Aladár Kovácsi[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2010 en Budapeŝto.

Memortabulo ankaŭ pri Aladár Kovácsi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Kovácsi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1958. Li ricevis premiojn inter 1952-1955.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Aladár Kovácsi inter 1948-1959 estis sportisto (moderna pentatlonisto, vintra pentatlonisto, skermisto) en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara vintra pentatlona ĉampiono kvarfoje (1951-1955) individue, trifoje (1952-1955) teame, hungara moderna pentatlona ĉampiono teame en 1958, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1951-1959. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo teame en pentatlono, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1955 teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1959.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]