Aladár Schleicher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Schleicher
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1881 (1881-07-12)
en Zagyvapálfalva
Morto 28-an de septembro 1962 (1962-09-28) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec • Teknika Altlernejo de Berlino
Okupo
Okupo metala inĝeniero • metallographer
vdr

Aladár Schleicher [ŝlejĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schleicher Aladár estis hungara inĝeniero, kemiisto, profesoro.

Aladár Schleicher [1] Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de julio 1880 en Zagyvapálfalva (nuntempa urboparto de Salgótarján), li mortis la 28-an de septembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Schleicher studis en Akademio de Selmec inter 1899 kaj 1902. Post dujara ekzercado li akiris diplomon, poste li estis asistanto samloke 2 jarojn. Ekde 1906 li havis postenon en metalurgia oficejo en Budapeŝto. En 1910 li doktoriĝis el kemio en Reĝa Universitato de Budapeŝto, eĉ en la sekva jaro li plulernis ankaŭ en Teknologia Altlernejo en Charlottenburg. Dum la 1-a mondmilito li estis laboratoriestro en Vieno, poste oficejestro en Budapeŝto. Ekde 1922 li parte estis privata inĝeniero, parte li instruis en altlernejo en Sopron, same ankaŭ en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. En 1932 li estis nomumita publika ordinara profesoro. Dum la 2-a mondmilito kaj poste li estis eksperto en la industria ministerio. Li instruis ĝis 1950, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio post 2 jaroj. Li okupiĝis ĉefe pri metaloj kaj alojoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Néhány fémsulfid magatartása káliumcyanid oldatban (1903)
  • A cyánsav hydrolytos bomlásáról és erősségéről (1910) - disertaĵo
  • A metallografia alapfogalmai (1917)
  • Adatok a hazai nikkelkohászat és a losonci nikkelkohó történetéhez (1947)
  • A sárgaréz késő középkori feldolgozása és a dróthúzás kezdete Magyarországon (1953)
  • A kislődi vashámor története (Nyersvastermelés bauxitos elegyből a XVIII. században) (1957)
  • Római kori kemencék és leletek Tokodról (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.