Aladár Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Zichy
Aladár Zichy en 1905
Aladár Zichy en 1905
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1864 (1864-09-04)
en Kastelo de Soponya
Morto 16-an de novembro 1937 (1937-11-16) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Nándor Zichy
Patrino Livia Gräfin Zichy-Vásonykeő
Parencoj János Zichy
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Grafo Aladár ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Aladár estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői. Lia patro estis Nándor Zichy.

Aladár Zichy en 1917

Aladár Zichy [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1864 en Nagyláng (nuntempa Soponya). Li mortis la 16-an de novembro 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Zichy frekventis universitatojn komence eksterlande, fine en Budapeŝto. Li dekomence politikadis en agrikulturaj temoj (tiam la plej gravaj en Hungario). En 1893 li membriĝis en la senato. Inter 1896 kaj 1918 li estis parlamentano, inter 1903 kaj 1918 li estis partiestro. Inter 1906 kaj 1910 (ankaŭ en 1917) li estis ministro pri reĝaj aferoj, poste senpostena ministro pri Kroatio-Dalmatio-Slavonio. Li partoprenis en la kooperativa movado. Li politikadis kontraŭ Hungara Sovetrespubliko en Szeged. En 1927 li denove iĝis membro en la senato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]