Alain René Lesage
Alain René Lesage | |
---|---|
franca verkisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1668 en Sarzeau, Francio |
Morto | 17-an de novembro 1747 en Boulogne-sur-Mer, Francio |
Tombo | Boulogne-sur-Mer |
Lingvoj | franca • hispana • itala |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | Louis-André Lesage |
Okupo | |
Okupo | romanisto • dramaturgo • verkisto • advokato • tradukisto • ludisto |
Verkoj | Turcaret Histoire de Gil Blas de Santillane Le diable boiteux Crispin rival de son maître |
Alain René LESAGE (n. la 6-an de majo 1668, m. la 17-an de novembro 1747) estis franca verkisto.
Li naskiĝis en Sarzeau (Morbihan), studis juron kaj fariĝis advokato. Sian literaturan karieron li komencis per tradukoj el la hispana lingvo, poste li verkis teatraĵojn (ĉefe komediojn) kaj romanojn, kiuj sekvis la ekzemplon de la hispana friponromano.
Alain René Lesage mortis en Boulogne-sur-Mer.
Listo de verkoj
- Le Diable boîteux (romano, 1707)
- Crispin rival de son maître (komedio, 1707)
- Turcaret (komedio, 1709)
- Histoire de Gil Blas de Santillane (romano, 4 vol., 1715-1735)
- Les Aventures de M. Robert Chevalier (romano, 1732)
En Esperanto aperis
Ĝil Blas de Santillana : ĉapitroj / Elekt. kaj trad. de Raoul Busquet. – Paris : Presa Esperantista Societo, 1912. – 76 p.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.pinkernell.de/romanistikstudium greke http://gallica.bnf.fr/document?O=N082252 greke http://gallica.bnf.fr/document?O=N088837 greke http://gallica.bnf.fr/document?O=N009897