Alajos Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Szabó
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1818(nun 1818-10-14)
en Hungario Negyed (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 13-an de marto 1904
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Gizella Aranka Szabó
Parencoj Manó Wágner
Okupo
Okupo kuracistoinstruistobestokuracisto
vdr

Alajos Szabó [alajoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Alajos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis negyedi [nedjedi], lia pseŭdonimo estis Negyedi.

Alajos Szabó[1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1818 en Negyed (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Neded en Slovakio), li mortis la 13-an de marto 1904 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Szabó akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste ankaŭ veterinaran diplomon. Por perfektigi sian edukadon li vizitis eksterlandajn bestokuracistajn institutojn proprakoste. Szabó ricevis patenton pri enboteligo de sodakvo (1842-1848), eĉ li fondis uzinon. Inter 1846-1850 li estis asistanto en la Veterinara Instituto de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis armea ĉefkuracisto en rango kapitano. En 1851 li estis jam profesoro de la instituto, ankaŭ institutestro ĝis 1876. Sub lia egido, la instituto rapide disetendiĝis, kaj la trejnado estis reformita. En 1876 li fondis novan instituton en Rákospalota (iama urbo). Kiel ĵurnalisto, li fondis gazeton en 1856, poste li longe redaktis ĝin, sed li laboris ankaŭ en aliaj gazetoj. Li ricevis reĝan premion en 1869, li ricevis la titolon reĝa konsilisto en 1884.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mentő szerek rögtöni életveszélyekben (1842)
  • Veszettség vagy ebdüh... (1850, germane 1851)
  • Szavatosság az állatkereskedésnél... törvényjavaslattal. (1868)
  • A házi állatok boncztana, tekintettel az élettanra. A szöveg közé nyomott 197 rajzzal. (1877)
  • A keh (1878)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]