Albalatillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albalatillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 0° 9′ U (mapo)41.737777777778-0.14944444444444Koordinatoj: 41° 44′ N, 0° 9′ U (mapo) [+]
Alto 259 m [+]
Areo 9,148268 km² (91 4.8 268 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albalatillo (Provinco Ŭesko)
Albalatillo (Provinco Ŭesko)
DEC
Albalatillo
Albalatillo
Situo de Albalatillo
Albalatillo (Hispanio)
Albalatillo (Hispanio)
DEC
Albalatillo
Albalatillo
Situo de Albalatillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albalatillo [+]
vdr

Albalatillo [albalaTIljo] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Albalatillo estas komprenebla kiel diminutivo de la aravdevena "albalat" aŭ "albalá" kun signifo de vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Monegros, inter teritorioj de Castejón de Monegros sude kaj Sariñena norde; kaj norde de la depresio de Ebro ĉe la kunfluejo de la riveroj Alcanadre kaj Flumen.

La loĝloko Albalatillo (259 msm) estas je 54 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1217 kun Sena sude kaj kun Peralta de Alcofea norde kaj laŭ loka ŝoseo inter Sariñena okcidente kaj Monzono nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la rivero Alcanadre kaj Albalatillo mem. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La areo estis konkerita de kristanoj en la 11-a jarcento.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Albalatillo: oni malaltiĝis el 568 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 304 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo. Proksime de la preĝejo estas gotika juvelo, nome la ermitejo de Nuestra Señora de la Xarea, starigita en la 14-a jarcento. Interne estas mezepoka sarkofago, kun la kuŝanta skulptaĵo de kavaliro, kiu probable estas la Senjoro de Biota. En la ĉirkaŭo de la ermitejo estas tio kio probable estas restaĵoj de fundamentaj ŝtonoj de la gvatoturo kiu eble estis sur la elstaraĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]